Emociaj momentoj kaj brila "familio" de Teo kaj Amo - Noto pri filmfestivalo Teo kaj Amo

(GMT+08:00) 2017-11-07 16:22:25     Redaktoro:Ĝoja

Parolo de Ren Qian, vicdirektoro de Ĉina Radio Internacia en la premidona ceremonio.

Estimata prez. Mark Fettes, estimataj gesinjoroj, gastoj kaj amikoj, bonan vesperon!

Hodiaŭ ni renkontiĝas en la bela gubernio Dushan kaj kune spertas la filmfestivalon „Teo kaj Amo". En la nomo de Ĉina Radio Internacia mi esprimas dankegon al ĉiuj kontribuantoj, kia la dushan-a registaro kaj UEA. Mi aparte dankas s-ron Zhang Shikang kaj s-inon Wang Xufeng, kiuj ludis la gravan pontan rolon por enkondukado de la filmfestivalo en la gubernio Dushan. Mi ankaŭ gratulas al ĉiuj premiitoj.

Komenciĝis la dua konkurso „Teo kaj Amo" en aprilo, 2016, kaj Ĉina Radio Internacia per 15 lingvoj, inkluzive de Esperanto, faris reklamon de la konkurso kaj kolekton de konkursaĵoj. Ni ricevis entute 79 konkursaĵojn el 27 landoj. Post profesia juĝado kaj interreta voĉdonado naskiĝis la hodiaŭa rezulto, kiun vi ĵus spektis en la filmeto. Kurantjare ankaŭ funkcias prezentado de la premiitaj filmetoj kaj legado por la „ Zamenhofo-Jaro" en ĉinaj urboj Tianjin, Qingdao, Jiangyuan, Ŝanhajo, Zhenjiang, Wuxi kaj Hangzhou, kaj ankaŭ en Seulo, Sud-Koreio kaj kvar urboj de Pollando. La filmkonkurso „Teo kaj Amo" ricevis vastan atenton kaj laŭdon de la esperanta komunumo.

Teo, amo kaj Esperanto estas same lingvoj internaciaj, kaj same portas komunajn esperon kaj bondeziron de la homaro. Do ni volas labori plu por daŭrigi la konkurson „Teo kaj Amo", precipe en la nova epoko en Ĉinio, Ĉina Radio Internacia uzos pli novan metodon kaj pli grandan kanalon por ligi Ĉinion kaj la mondon kaj bone rakonti pri Ĉinio kaj pri la mondo.

Koran dankon!


1 2 3 4

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin