Emociaj momentoj kaj brila "familio" de Teo kaj Amo - Noto pri filmfestivalo Teo kaj Amo

(GMT+08:00) 2017-11-07 16:22:56     Redaktoro:Ĝoja

De la 21a ĝis la 28a de oktobro en la urbo Hangzhou kaj la gubernio Dushan de la ĉina sudokcidenta provinco Guizhou okazis la dua filmfestivalo Teo kaj Amo, inkluzive de la solena premidona ceremonio, kiu okazis vespere de la 26a de oktobro.

Nombro da te-amo-anoj kontribuis al la festo.

Ekz. Pavol Kaščák el Slovakio faris videaĵojn Teo kaj Amo, pli ol konkurso kaj La urboj de Teo kaj Amo.


Maldekstre Pavol Kaščák kaj dekstre Rostislav Čubok



Zhang Yongle el Pekina Esperanto-Asocio laboris por sceno. Jen la bela sceno.



Maldekstre Pavol Kaščák, meze Juana kaj dekstre Zhang Yongle

Zhang Yongle el Pekina Esperanto-Asocio finis la filmeton kun du subtekstoj pri la rezulto de la konkurso.


Lin Lisha el Tianjin-a Esperanto-Asocio kaj Nan Youli el Pekina Esperanto-Asocio gvidis te-amo-anojn en ekskursoj.


Nan Youli (maldekstre) kaj Lin Lisha (dekstre)

Lin Lisha akceptis te-amo-anojn en flughaveno kaj Juana (Shi Linjuan) el Pekina Esperanto-Asocio akceptis te-amo-anojn en stacidomo de la urbo Hangzhou.

Juana kaj Shanshan servis kiel interpretistoj por la dushan-a forumo pri la disvolvo de la tea industrio, kiu okazis la 25an de oktobro.


Dekstre Shanshan kaj maldekstre Juana

Han Daqiang kaj He Haoran el Tianjin-a Esperanto-Asocio kontrolis la diplomojn por premiitoj, urboj de Teo kaj Amo kaj Anĝeloj de Teo kaj Amo.


Grupo de Tianjin-a Esperanto-Asocio
De maldekstre al dekstre Lin Lisha, Han Yang, Han Zuwu, Han Daqiang kaj He Haoran.


Pola premiito Aleksandra Katarzyna Małecka montras sian diplomon

Zhang Cong (Denny) kaj Shanshan prezidis kaj nacian kaj internacian vesperon kaj la premidonan ceremonion.

Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia traduktis prelego-tekstojn kaj parolojn, kaj servis kiel interpretisto en premidona ceremonio.


Dekstre Zhao Jianping kaj maldekstre Lin Lisha

Fotisto Qin Bin per sia fotilo notis la emociajn momentojn.



Ankaŭ multaj helpantoj, subtenantoj kaj apogantoj…donis sian plenan energion por sukcesigi la "feston" de Teo kaj Amo!!

Koran dankon!!!

Jen sonregistro pri la premidona ceremonio.



1 2 3 4

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin