Emociaj momentoj kaj brila "familio" de Teo kaj Amo - Noto pri filmfestivalo Teo kaj Amo

(GMT+08:00) 2017-11-07 16:23:51     Redaktoro:Ĝoja

Salutparolo de Margaret Zaleski-Zamenhof en la nomo de la familio L.L.Zamenhof

Estimataj gesinjorojn, karaj geamikoj, karaj organizantoj!

Mi estas tre kortuŝita estante ĉi tie, koran dankon por via tre agrabla invito. Estas mia unua vojaĝo al Ĉinio kaj mi ege feliĉas, ke tio okazas danke al la Esperanto-movado kaj la organzantoj. Ŝajnas al mi ke tiu ĉi evento estas interkultura kaj internacia. Mia praavo estus sendube feliĉa scii, ke mi partoprenas en tia evento, kaj ke tia evento okazas.

Fakte teo estas trinkita tra la mondo dum tre diversaj eventoj. Ĝi ofte helpas kunsidi kaj kunparoli, helpas la komunikon. Amo estas ankaŭ universala valoro, sen kiu neniu povas ekzisti. Arto ĉiam estis kaj ĉiam estos universala esprimilo. Do tiuj universalaj konceptoj estas tre proksimaj de la internacia lingvo. Nia lingvo celas facilan komunikadon tra la tuta mondo, proksimigi la homojn.

Ĉi-jare ni rememoras la datrevenon de la morto de doktoro Zamenhof. Ĝuste estas, ke 100 jaroj post la morto de Zamnhof rememorigi lian ideon pri la civitano de la mondo, libera kaj egalrajta. La ideo de Homarano en la nuna mondo estas plej aktuala, estas modelo de bona kaj paca estonteco. Malgraŭ la malfeliĉa datreveno la internacia lingvo tute ne estas morta. Ĝi estas vivanta, kreskanta, konstante evoluanta. Mi tre ĝojas, ke la lingvo vivas, kiel mia praavo esperis, libere, eĉ post la forpaso de ĝian inicianto. Lia koro eble krevis pri la ĉagreno de la mondmilito sed hodiaŭ ni povas ĝui. La nombro de esperantistoj kreskas, kaj mi kredas ke gravas la kresko de esperantistaro por la kresko de esperantaj valoroj.

Koran dankon por tiu ekstraordinara kaj riĉa evento, koran dankon por via tre gastama akcepto. Mia patro, filo kaj fratino transdonas al vi liajn sincerajn salutojn. Ili ankaŭ tre feliĉas, ke mi estas hodiaŭ kun vi.

Koran dankon!

Margaret Zaleski-Zamenhof
En la nomo de la familio L.L.Zamenhof

1 2 3 4

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin