Irano neis partoprenon en misila atako de Houthi kontraŭ Saud-Arabio

(GMT+08:00) 2017-11-07 15:14:38     Redaktoro:Yu

Irano lunde malkonfirmis, ke la misilo pafita de la jemena ribela grupo al Saud-arabio estis liverita de ĝi.

Proparolanto de la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Bahram Qasemi diris tiutage en regula gazetara konferenco, ke tiuj akuzoj estas detruaj kaj nerespondecaj, provokaj kaj senbazaj. Li emfazis, ke la misila atako lanĉita de la jemena ribela grupo kontraŭ Saud-Arabio estas sendependa okazaĵo kaj ne rilatas al aliaj landoj.

Qasemi diris, ke Irano ne povas liveri misilon al la jemena ribela grupo, kaj ili uzis sian misilon kun plilongigita atingdistanco. Li urĝis Saud-Arabion haltigi senbazajn akuzojn kontraŭ alia lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin