Ambasadoro: Ĉinio kaj Usono devas kapti ŝancon por konstrui komunumon de komuna estonteco

(GMT+08:00) 2017-11-07 17:42:10     Redaktoro:Yu

Ĉina ambasadoro al Usono Cui Tiankai diris lastatempe dum intervjuo kun la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) liveris senprecedencan ŝancon al disvolvado de rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. La du landoj devas kapti la okazon de la ŝtata vizito de usona prezidento Donald Trump kiel bonan ŝancon por akceli sanan disvolvadon de rilatoj inter la du landoj, kune starigi novtipajn internaciajn rilatojn kaj konstrui la komunumon de komuna estonteco por la homaro.

Cui diris, ke la refoja renkontiĝo inter la du ŝtatestroj montros direkton kaj desegnos planon por longperioda disvolvado de la duflankaj rilatoj. Li aldonis, ke Trump estos la unua ŝtatestro vizitanta Ĉinion post la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin