Sekureca Konsilio laŭdas kontribuon de policaj eroj al packonservo de UN

(GMT+08:00) 2017-11-07 20:03:04     Redaktoro:Yu

La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj lunde adoptis rezolucion, emfazante la gravan kontribuon, kiun la policado de la UN povas fari al packonservado kaj specialaj politikaj misioj dum la konflikta ciklo.

En la unuanime adoptita rezolucio, la 15-membra Sekureca Konsilio substrekis la gravecon de politikaj solvoj al konflikto kaj decidis inkluzivi surbaze de kazo post kazo la policadon kiel integran parton de la mandatoj kaj decidfaraj strukturoj de packonservaj agadoj kaj specialaj politikaj misioj de la UN.

La konsilio apogis la rolon de la policado de la UN en la klopodoj de la UN por malebligo de konfliktoj kaj alvokis la ĝeneralan sekretarion de la UN certigi, ke planado de packonservado kaj specialaj politikaj misioj de la UN kun policaj mandatoj estas bazita sur kompleta analizo de la situacio, kapabloj kaj bezonoj de gastiganto-ŝtatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin