Novaĵoj (Novembro 07)

(GMT+08:00) 2017-11-07 17:25:16     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 7-a de novembro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke usona amabasadoro al Ĉinio opinias, ke la baldaŭa renkontiĝo inter ĉina kaj usona ŝtatestroj estos historia; nova intertraktado de UN pri kliamto komenciĝis en la germana urbo Bonno. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis kondolencon al sia usona paralelulo Donald Trump pri letala amaspafado en Teksaso, kiu mortigis 27 homojn kaj vundis almenaŭ 20 aliajn.

Xi esprimis sian profundan funebron pri la senkulpaj viktimoj kaj sinceran simpation al la vunditoj kaj familioj de la viktimoj, kaj deziris al la vunditoj rapidan resaniĝon.

La letala amaspafado okazis dimanĉe matene en la Unua Baptista Preĝejo de Sutherland Springs, je ĉirkaŭ 35 kilometroj sudoriente de San-Antonio, Teksaso.

Eldonejo diris marde, ke la dua volumo de la libro de ĉina prezidanto Xi Jinping pri regado estis eldonita en la ĉina kaj la angla.

La Fremdlingva Eldonejo diris en deklaro, ke la dua volumo de "Xi Jinping: La Regado de Ĉinio" kolektas 99 el la paroladoj, konversacioj, instrukcioj kaj leteroj de Xi, kaj 29 fotojn de la ĉina gvidanto, inter la 18a de aŭgusto 2014 kaj la 29a de septembro 2017.

Laŭ la deklaro, la artikoloj estas dividitaj en 17 temojn kaj la libro ankaŭ aldonas iujn necesajn prinotojn por faciligi la komprenon de la legantoj. La deklaro diris, ke dum la tri jaroj post la eldono de la unua volumo en septembro de 2014, Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), daŭre prezentis serion da novaj konceptoj, pensoj kaj strategioj, riĉigante la teoriojn de la KPĈ.

Usona amabasadoro al Ĉinio Terry Branstad diris lunde, ke la baldaŭa renkontiĝo inter Xi kaj Trump estos tre historia kaj grava.

Branstad diris dum grupa intervjuo en Pekino, ke estas multaj ekscitoj kaj sentoj, ke la renkontiĝo inter Trump kaj Xi estos tre historia kaj grava.

Usona prezidento Donald Trump faros ŝtatan viziton al Ĉinio de la 8a ĝis la 10a de novembro kaj havos la trian renkontiĝon kun ĉina prezidanto Xi Jinping.

Branstad diris, "Mi pensas, ke la rilato inter la du gvidantoj estas bona kaj tio estas bona aŭguro. Se la du gvidantoj estos akordaj kaj eltrovos iujn diferencojn, mi esperas, ke ili helpos al ni bone trakti aferojn." Parolante pri la oftaj interreagoj inter Xi kaj Trump, li diris, ke renkontiĝoj inter la du gvidantoj helpas solvi dornajn demandojn.

Pri ekonomia kaj komerca kunlaboro inter la du landoj, Branstad diris, ke Trump gvidos ekonomian kaj komercan delegacion al Ĉinio. La du ŝtatestroj ĉeestos subskribon de serio da dokumentoj, kiuj ampleksas fabrikadon, energion kaj multajn aliajn kampojn. Li aldonis, ke Ĉinio kaj Usono devas sincere rigardi malkonsentojn, kaj profundigi kunlaboron en diversaj kampoj por profitigi la du popolojn.

Asistanto de ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Qian Hongshan diris lunde en Vieno, ke la ĉina registaro konsentas ellabori gvidan dokumenton servantan kiel referenco al ŝtatoj por formuli leĝan instrumenton dediĉitan al la reakiro de aktivoj.

Dum la Konferenco de la Ŝtat-Partioj Aliĝintaj al la Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ Korupteco, Qian vokis por pli profunda internacia kunlaboro en kontraŭkoruptaj klopodoj.

Li rimarkigis, ke la reakiro de aktivoj estas grava mekanismo establita de la konvencio, kaj ĉiuj ŝtatoj havas la devojn liveri unu al alia plej vastan kunlaboron kaj helpon laŭ la postuloj de la konvencio.

Tamen, li diris, ke restas konsiderindaj malfacilaĵoj, kiam temas pri kunlaboro en la reakiro de aktivoj pro diferencoj en juraj sistemoj kaj aliaj limigoj inter ŝtatoj. Li diris, ke la ĉina registaro konsentas ellabori gvidan dokumenton servantan kiel referenco al ŝtatoj por formuli leĝan instrumenton dediĉitan al la reakiro de aktivoj kaj akiri stabilan progreson en konstruado de la mekanismo pri la reakiro de aktivoj. Li aldonis, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al la batalo kontraŭ korupto. Precipe en la pasintaj kvin jaroj, serio da rimedoj estis prenitaj por plibonigi la kontraŭkoruptan leĝan kaj reglamentan sistemojn.

Lunde en la germana urbo Bonno malfermiĝis la 23a Konferenco de Partioj Aliĝintaj al la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimatŝanĝiĝo kun la alvoko sekvi la vojon de la Pariza Interkonsento pri Klimatŝanĝiĝo.

La konferenco estas taskita pri redakto de gvidlinio por la efektivigo de la Pariza Interkonsento, kiu estis konsentita de preskaŭ ĉiuj landoj en la mondo en 2015. La Pariza Interkonsento intencas trakti klimatŝanĝiĝon per redukto de la eligado de forceja gaso kaj starigi la tutmondan celon konservi la averaĝan temperaturan altiĝon ĝis ne pli ol du celsiaj gradoj super antaŭindustria nivelo.

En la malferma ceremonio de la konferenco, la plenuma sekretario de UN pri klimatŝanĝiĝo Patricia Espinosa diris: "Kune kun la Tagordo pri Daŭripova Disvolvado, ni havas klaran vojon al vera traktado de klimatŝanĝiĝo kaj daŭripova disvolvado."

Espinosa detalis la laboron, ke la registaroj serĉos solvojn en Bonno. La plej grava celo estas preni la sekvajn esencajn paŝojn por certigi, ke la funkciiga sistemo de la Pariza Interkonsento estos kompletigita en planita tempo, kaj ke la manieroj kaj rimedoj por efektivigo estos plifortigitaj.

Speciala reprezentanto de Ĉinio pri klimatŝanĝiĝo Xie Zhenhua diris en gazetara konferenco antaŭ la konferenco, ke Ĉinio esperas, ke la partoprenantoj atingos projekton de gvidlinio, kiu reflektas la bezonojn de ĉiuj partioj kaj ĉiujn ĉefajn elementojn en la Pariza Interkonsento.

Marde tagmeze laŭ loka tempo usona prezidento Donald Trump atingis la aerbazon Osan en la Korea Respubliko por 2-taga oficiala vizito al la lando.

Trump unue inspektis la bazlokon de la usona armeo en Pyeng Taek. Poste li iros al la Blua Domo por renkontiĝo kun prezidento de la Korea Respubliko Moon Jae-in. Tio estas la denova ŝtata vizito de usona prezidento al la Korea Respubliko post 25 jaroj, kaj Trump estas la unua ŝtatestro vizitanta la landon post la enoficiĝo de Moon kiel prezidento. La Korea Respubliko aranĝos solenan ovacion por Trump. La du ŝtatestroj okazigos intertraktadon por interŝanĝi opiniojn pri la situacio en la Korea Duoninsulo, liberkomerca interkonsento de la du landoj kaj aliaj demandoj.

Irano lunde malkonfirmis, ke la misilo pafita de la jemena ribela grupo al Saud-Arabio estis liverita de ĝi.

Proparolanto de la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Bahram Qasemi diris tiutage en regula gazetara konferenco, ke tiuj akuzoj estas detruaj kaj nerespondecaj, provokaj kaj senbazaj. Li emfazis, ke la misila atako lanĉita de la jemena ribela grupo kontraŭ Saud-Arabio estas sendependa okazaĵo kaj ne rilatas al aliaj landoj.

Qasemi diris, ke Irano ne povas liveri misilon al la jemena ribela grupo, kaj ili uzis sian misilon kun plilongigita atingdistanco. Li urĝis Saud-Arabion haltigi senbazajn akuzojn kontraŭ alia lando.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin