Kvin homoj mortigitaj en atako al TV-stacio en afgana ĉefurbo

(GMT+08:00) 2017-11-08 14:04:51     Redaktoro:Yu

Lokaj aŭtoritatoj diris, ke almenaŭ kvin homoj estis mortigitaj kaj 21 aliaj vunditaj marde en terorista atako kontraŭ loka televida stacio en Kabulo, la ĉefurbo de Afganio.

Sekureca persono diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke du teroristoj atakis la televidon Shamshad, privatan puŝtulingvan kanalon, en la kvartalo Chaman-e-Huzuri.

La anonima oficisto diris, ke la mortintoj inkluzivis sekurecan gardiston, laboristinon de la televidstacio kaj du atakantojn.

La atakantoj, vestitaj en polica uniformo, rifuĝis en konstruaĵon ene de la instalaĵo kaj interŝanĝis fajron kun speciala trupo, kiu atingis la okazejon tuj post la atako.

La ekstremisma grupo Islama Ŝtato deklaris sian respondecon pri la atako.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin