Trump komencis ŝtatan viziton al Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-11-08 15:16:28     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump atingis Pekinon merkrede posttagmeze, komencante sian tritagan ŝtatan viziton al Ĉinio.

Tio estas la unua vizito de Trump al la lando de post lia enoficiĝo kiel prezidento en januaro. Li estas la unua ŝtatestro vizitanta Ĉinion post la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.

Dum sia restado en Pekino, Trump okazigos intertraktadojn kun ĉina prezidanto Xi Jinping kaj renkontiĝos kun aliaj ĉinaj gvidantoj.

Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Zheng Zeguang diris, ke Xi kaj Trump okazigos strategian komunikadon pri gravaj demandoj de komuna zorgo por starigi novan konsenton, plibonigi reciprokan komprenon kaj amikecon kaj antaŭenigi duflankajn rilatojn en ĉiuj kampoj. Li diris, ke krom formalaj aktivecoj proporciaj al ŝtata vizito, neformalaj interreagoj estos aranĝitaj por la du ŝtatestroj.

Ĉi tiu jaro markas la 45an datrevenon de la glacirompa vizito de tiama usona prezidento Richard Nixon, kiu komencis la normaligon de rilatoj inter la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin