Novaĵoj (Novembro 08)

(GMT+08:00) 2017-11-08 17:19:42     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 8-a de novembro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke usona prezidento Donald Trump komencis ŝtatan viziton al Ĉinio; sud-korea kaj usona ŝtatestroj reasertis pacan solvon al la nuklea demando de la Korea Duoninsulo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Usona prezidento Donald Trump atingis Pekinon merkrede posttagmeze, komencante sian tritagan ŝtatan viziton al Ĉinio.

Tio estas la unua vizito de Trump al la lando de post lia enoficiĝo kiel prezidento en januaro. Li estas la unua ŝtatestro vizitanta Ĉinion post la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Dum sia restado en Pekino, Trump okazigos intertraktadojn kun ĉina prezidanto Xi Jinping kaj renkontiĝos kun aliaj ĉinaj gvidantoj.

Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Zheng Zeguang diris, ke Xi kaj Trump okazigos strategian komunikadon pri gravaj demandoj de komuna zorgo por starigi novan konsenton, plibonigi reciprokan komprenon kaj amikecon kaj antaŭenigi duflankajn rilatojn en ĉiuj kampoj. Li diris, ke krom formalaj aktivecoj proporciaj al ŝtata vizito, neformalaj interreagoj estos aranĝitaj por la du ŝtatestroj.

Ĉi tiu jaro markas la 45an datrevenon de la glacirompa vizito de tiama usona prezidento Richard Nixon, kiu komencis la normaligon de rilatoj inter la du landoj.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris marde, ke Pekino volas klopodi kun Berlino por antaŭenigi duflankan kunlaboron al pli alta nivelo.

Li faris la rimarkojn en telefona konversacio kun sia germana paralelulo Angela Merkel. La du registaraj ĉefoj alte taksis la novan progreson, kiun atingis ambaŭ flankoj dum la lasta jaro en duflankaj rilatoj kaj kunlaboro.

Li diris, ke ĉi tiu jaro markas la 45an datrevenon de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kaj ĉina prezidanto Xi Jinping faris sukcesan viziton al Germanio, kie li ankaŭ ĉeestis la Pintkunvenon de la Grupo 20 en Hamburgo. Li rimarkigis, ke la jara renkontiĝo inter ĉina kaj germana ĉefministroj estis fruktodona, kaj la du landoj subtenis bonan komunikadon kaj kunordigon pri regionaj kaj internaciaj aferoj. Ĉinio volas subteni altnivelajn interŝanĝojn kun la germana flanko, kaj certigi, ke la nova ĉina-germana interparlamenta konsiliĝo sukcesos por tiel antaŭenigi duflankan kunlaboron al pli profunda, pli vasta kaj pli alta nivelo. Li aldonis, ke la ĉina registaro volas krei komercan medion, kiu traktas ĉinajn kaj fremdajn entreprenojn egale por ke ili povu konkurenci juste, kaj krei la kondiĉojn por ke ili grandigu sian komercon bazitan sur merkat-orientitaj principoj kaj konduku reciprokprofitan kunlaboron.

Merkel diris, ke Germanio kaj Ĉinio ambaŭ sin dediĉas al plibonigo de duflankaj rilatoj, kaj ŝia lando volas subteni la altnivelajn interŝanĝojn kun la ĉina flanko, plifortigi komunikadon kaj kunordigon inter la du landoj, fari la preparon por frua komenciĝo de la nova interparlamenta konsiliĝo, kaj profundigi komercan kunlaboron por reciprokaj profitoj.

Marde en Pekino malfermiĝis internacia simpozio pri multflanka sekureca kunlaboro en la Suda Ĉina Maro kun la temo "Plifortigo de Kunlaboro en la Suda Ĉina Maro: Novaj Rimedoj por Protekto de Mara Sekureco". Proksimume 80 reprezentantoj el Ĉinio, Malajzio, Indonezio, Kamboĝo, Laoso, Filipinoj, Singapuro kaj Vjetnamio ĉeestas la 2-tagan simpozion, kunorganizitan de la Ĉina Instituto de Internaciaj Strategiaj Studoj kaj la Malajzia Esplorinstituto pri Maraj Aferoj.

Zhao Ning, vicdirektoro de la Ĉina Instituto de Internaciaj Strategiaj Studoj, diris, ke landoj ĉirkaŭ la Suda Ĉina Maro estas rektaj koncernatoj, kaj serĉi sekurecon kaj stabilecon, disvolvadon kaj prosperon de la Suda Ĉina Maro estas la komuna deziro de ĉiuj partioj. Kunlaboro inter tiuj landoj alfrontas tre ampleksajn kaj severajn defiojn kaj malfacilojn, tamen estas pli da ŝancoj ol da defioj. Li aldonis, ke realigi pacon, stabilecon kaj prosperon de la Suda Ĉina Maro estas la komuna deziro kaj komuna respondeco de ĉiuj landoj ĉirkaŭ la Suda Ĉina Maro kaj konformas al komunaj interesoj de tiuj landoj.

Sud-korea prezidento Moon Jae-in okazigis intertraktadon kun vizitanta usona prezidento Donald Trump marde en la Blua Domo. La du ŝtatestroj reasertis la principon pace solvi la nuklean demandon de la Korea Duoninsulo kaj urĝis la Korean Demokratian Popolan Respublikon haltigi nuklean kaj misilan planojn.

La Blua Domo diris en komunikaĵo, ke la du flankoj opiniis en la intertraktado, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko insistis en disvolvado de nukleaj armiloj kaj misiloj, kaj pro tio ĝi alfrontos diplomatian izolecon kaj ekonomiajn malfacilojn; se la Korea Demokratia Popola Respubliko realigos sennukleiĝon en kompleta, kontrolebla kaj neinversigebla maniero, la Korea Duoninsulo konkludos mekanismon de eterna paco.

La 7a de novembro de 2017 markas la 100an datrevenon de la venko de la Oktobra Revolucio. Tiutage Rusio okazigis kelkajn sociajn aranĝojn por memorfesti la gravan daton, kiu malfermis la novan eraon de la homaro.

Posttagmeze, la Komunista Partio de la Rusa Federacio, la Komunista Junulara Ligo de Rusio kaj pli ol 130 maldekstraj grupoj el aliaj landoj paradis ekde la placo Puŝkino en Moskvo. Ili iris ĉirkaŭ duonhoron laŭ la ĉefa komerca strato Tverskaya kaj fine atingis la Revolucian Placon norde de la Ruĝa Placo, kie staras la statuo de Markso.

En oktobro de 1941 sur la Ruĝa Placo Sovetunio okazigis militistan paradon por memorfesti la 24an datrevenon de la venko de la Oktobra Revolucio. La revuitaj soldatoj kaj oficiroj rekte marŝis al la antaŭurbo de Moskvo por kontraŭbati germanajn faŝistojn. Moskvo marde okazigis militistan paradon sur la Ruĝa Placo por reaperigi la historian scenon. Ĉirkaŭ 5 000 lernantoj de militaj kaj policaj lernejoj aliĝis al la parado.

La Helpa Misio de Unuiĝintaj Nacioj en Irako marde urĝis la kurdan aŭtonoman regionon de Irako respekti la verdikton de la plej supera kortumo de la iraka federacio pri nacia unueco.

La plej supera kortumo de la iraka federacio lunde publikigis verdikton, dirante, ke Irako neniel permesas nacian secesion, tial iu ajn provinco aŭ regiono ne devas sin apartigi el Irako.

Lokaj aŭtoritatoj diris, ke almenaŭ kvin homoj estis mortigitaj kaj 21 aliaj vunditaj marde en terorista atako kontraŭ loka televida stacio en Kabulo, la ĉefurbo de Afganio.

Sekureca persono diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke du teroristoj atakis la televidon Shamshad, privatan puŝtulingvan kanalon, en la kvartalo Chaman-e-Huzuri. La anonima oficisto diris, ke la mortintoj inkluzivis sekurecan gardiston, laboristinon de la televidstacio kaj du atakantojn.

Iraka ĉefministro kaj ĝenerala komandanto de la iraka armeo Haider al-Abadi diris marde, ke la registara armeo plenforte batos teroristojn de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato. Li ankaŭ atentigis aliajn landojn en la regiono kaj Eŭropon pri gardo kontraŭ terorismaj atakoj.

Abadi faris la rimakojn en gazetara konferenco en la ĉefurbo Bagdado. Li diris, ke la registara armeo persekutos plu teroristojn de la Islama Ŝtato, kaj iu ajn malamiko fariĝos objektivo de la operaco. Li aldonis, ke la iraka armeo donos firman kontraŭbaton, eĉ se teroristoj lanĉos atakon kontraŭ Irako el la siria teritorio.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin