La verda Dushan riĉigas kamparanojn

(GMT+08:00) 2017-11-09 15:18:29     Redaktoro:Xiong


La gubernio Dushan situas en la sudo de la provinco Guizhou. Tie ne ekzistas malvarma vintro kaj varmega somero. Oni nomas ĝin "Verda Dushan" kaj ĉi-tieanoj kultivas tearbaron tie. La tearbaro ne nur estas ĉarma pejzaĝo, sed ankaŭ estas riĉaĵo de la popolanoj. De longa tempo, kamparanoj havas kapablon kolekti kaj prilabori tefoliojn. Tamen, lastatempe altiĝo de la bezono el merkato kaj manko de laborfortoj alportas malfacilon por la lokaj kamparanoj. Do la loka registaro enkondukis modernan entreprenon por teo. Per tio, multiĝis enspezo de la kamparanoj. La verda Dushan riĉigis tiujn kamparanojn.

Parolante pri la antaŭa produktado de teo, Wei Shichao, eks-sekretario de la vilaĝo Zilinshan en la urbeto Yingshan de la gubernio Dushan, diris: "Antaŭe ĉi tie estis malgranda vilaĝo kaj nur malpli ol 400 vilaĝanoj. La ĉefa enspezo de la vilaĝanoj fontis el tradicia produktado de teo. Multaj homoj aĉetis teon el nia vilaĝo pro bonkvalito."

La rapida disvolva merkato kaj manko de laborfortoj alportis grandan influon al la vilaĝanoj. La tradicia produktado de teo ne povis kontentigi la bezonon de la merkato. Sinjoro Wei diris: "Antaŭe vilaĝanoj mem kultivis sian teplantejon. Tamen, lastatempe multaj junuloj serĉis laboron en aliaj urboj kaj ne havis tempon kultivi teon. Kaj nun aĉetantoj ŝatas teon en delikata pako. Do ni petis la lokan registaron enkonduki entreprenon."

Konforme al la postulo de la kamparanoj, la loka registaro enkondukis tefabrikadan entreprenon Xingui. En la komenco, la kamparanoj hezite transdonis la teron al la entrepreno. Ili timis, ke se ili transdonos la teron al la entrepreno, do ili ne havos enspezon. En tiu situacio, sinjoro Wei ludis gvidan rolon.

Wei Shichao diris: "Kiam ni transdonis la teron al la entrepreno, tiam ni povas ricevi jaran luprezon de 500 juanoj en ĉiu mu-o. La entrepreno ankaŭ dividis la profiton al ni, kaj la totala sumo estis ne malpli ol nia antaŭa enspezo de teo-vendado. Tial nia enspezo altiĝis je 30%."

Sub la gvido de sinjoro Wei, la kamparanoj respektive transdonis sian teron al la entrepreno Xingui. Samtempe la entrepreno Xingui liveris postenojn al la kamparanoj. Liu Yujin, te-projekta direktoro de la entrepreno Xingui, diris: "Havinte la teron, ni dungis kamparanojn por kulturi la teron. La monata enspezo de ili estis ĉirkaŭ 1500 ĝis 2000. Kaj se nia enspezo de unu muo da tero estis 40 000 juanoj, do ni dividis 2000 juanojn al la kamparanoj."

Kaj pro tio la vilaĝanoj havis stabilan enspezo kaj ili povis eĉ antaŭvidi sian enspezon. Sinjoro Wei diris: "Ni ne multe zorgas pri la vendokvanto. La stabila enspezo donas al ni trankviliĝon. Eĉ ni povas ricevi aldonan enspezon per nia propra diligenta laboro."

Sekve de la disvolvo de la socia ekonomio, la teo-industrio en Dushan spertas ŝanĝiĝon de kruda produktado al la delikata. Sub gvido de la registaro kaj kune kun la entrepreno, la kamparanoj iras riĉan vojon en la teplantejo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin