Siria oficiala televido raportis merkrede, ke la siria registara armeo tiutage deklaris repreni la urbon Abu kamel, la lastan fortikaĵon de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en Sirio.
La raporto diris, ke la registara armeo tiutage lanĉis ofensivon al ekstremistoj de la grupo en Abu kamel kaj gajnis venkon. Poste la registara armeo komencis kontroli eksplodaĵojn instalitajn de la ekstremistoj en la urbo.
Abu kamel, troviĝanta en sudorienta parto de la orienta provinco Deir ez Zor kaj proksima al la landlimo kun Irako, estis grava fortikaĵo de la Islama Ŝtato en la provinco.