Ĉina kaj usona ŝtatestroj ĉeestis fermon de dialogo inter ĉinaj kaj usonaj entreprenistoj

(GMT+08:00) 2017-11-09 15:30:56     Redaktoro:Yu
Ĵaŭde en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis ferman ceremonion de la dialoga kunveno inter ĉinaj kaj usonaj entreprenistoj, kune kun usona prezidento Donald Trump, kiu estas en Ĉinio por ŝtata vizito.

Xi diris, ke tiu ĉi jaro markas la 45an datrevenon de la publikigo de la Ĉina-usona Ŝanhaja Komunikaĵo. En la pasintaj 45 jaroj, la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter la du landoj realigis historian disvolviĝon, kaj de tio multe profitis la du popoloj. Faktoj pruvis, ke la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter la du landoj havas grandan potencialon kaj estas reciprokprofita kaj kungajna. Li diris, ke Ĉinio volas grandigi importadon de energifontoj kaj agrikulturaj produktoj el Usono kaj profundigi duflankan kunlaboron en servoj, kaj samtempe esperas, ke Usono pliigos eksportadon de civilaj teknikoj al ĝi.

Trump diris, ke Usono kaj Ĉinio estas tre proksimaj partneroj kaj havas vastajn konsentojn en la kampoj de ekonomio kaj sekureco, kaj plifortigo de duflanka kunlaboro helpas respektivan disvolvadon. Li diris, ke la usona flanko volas subteni reciprokprofitan kunlaboron kun Ĉinio en ekonomio kaj komerco, plifortigi kunlaboron en la kampoj inkluzive de energio, akceli prosperon de la du landoj kaj konvene trakti ekonomiajn kaj komercajn demandojn de la du flankoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin