Funkciulo de UN avertis pri terura malsato en Jemeno

(GMT+08:00) 2017-11-09 18:38:54     Redaktoro:Yu

Mark Lowcock, ĝeneral-vicsekretario de la Unuiĝintaj Nacioj pri humanitaraj aferoj, avertis merkrede, ke Jemeno alfrontos teruran malsaton, se ĝi ne nuligos aeran, maran kaj teran blokadon enkondukitan de la koalicio gvidata de Saud-Arabio.

Lowcock konigis la situacion en Jemeno tiutage en nepublika kunveno de la Sekureca Konsilio. Poste en gazetara konferenco, li diris, ke se la koalicio gvidata de Saud-Arabio ne nuligos la blokadon kontraŭ Jemeno, kelkaj milionoj da homoj en la lando alfrontos teruran malsaton, eĉ pli gravan ol tiu ĉi-jare ol Sud-Sudano kaj tiu en Somalio en 2011, tial la aeraj, maraj kaj teraj vojoj de la lando devas esti malfermitaj al la humanitara agado de la UN.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin