Xi Jinping ekveturis al Vjetnamio por vizito

(GMT+08:00) 2017-11-10 12:23:04     Redaktoro:Shanshan

Vendrede matene ĉina prezidanto Xi Jinping veturis el Pekino al Da Nang de Vjetnamio. Laŭinvite de Tran Dai Quang, prezidanto de Socialisma Respubliko de Vjetnamio, Xi ĉeestos al la 25a Kunveno de ekonomiaj gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. Li ankaŭ estas invitita de Nguyen Phu Tong, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio, Tran Dai Quang, prezidanto de Socialisma Respubliko de Vjetnamio, kaj Boungnang Vorachith, prezidanto de Laosa Popola Demokratia Respubliko, por fari ŝtatan viziton al Vjetnamio kaj Laoso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin