Fokusoj de la Semajno (Nov. 10)

(GMT+08:00) 2017-11-10 10:53:48     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping okazigis solenan ceremonion por bonvenigi usonan prezidenton Donald Trump ĵaŭde matene en la placo ekster la orienta pordego de la Granda Popola Halo en Pekino. Trump atingis Pekinon merkrede posttagmeze por tritaga ŝtata vizito. Poste la du ŝtatestroj okazigis intertraktadon. Ili interŝanĝis opiniojn pri rilatoj inter la du landoj kaj gravaj regionaj kaj internaciaj demandoj de komuna zorgo kaj desegnis planon por la venonta disvolvado de la duflankaj rilatoj.

Ambaŭ flankoj opiniis, ke rilatoj inter la du landoj ĉi-jare akiris gravan progreson. La rilatoj koncernas la bonfarton de la du popoloj kaj ankaŭ la pacon, stabilecon kaj prosperon de la mondo. Ili akcentis, ke kunlaboro estas la ununura elekto por la duflankaj rilatoj, kaj nur komuna gajno povas konduki al pli bela estonteco. Ili konsentis ludi plu la gvidan rolon de la komunikado inter la du ŝtatestroj por rilatoj inter la du landoj, pliigi kontaktojn sur malsamaj niveloj, doni plenan ludon al la rolo de kvar mekanismoj de altnivelaj dialogoj, vastigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en ekonomio kaj komerco, milita afero, leĝplenumo kaj homaj studoj, plifortigi komunikadon kaj kunordigon pri gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj, kaj antaŭenpuŝi la ĉina-usonajn rilatojn por pli granda disvolviĝo.

Post la intertraktado, la du ŝtatestroj ĉeestis la subskribon de negocaj interkonsentoj pri kunlaboro kaj investo en la kampoj de energio, fabrikado, agrikulturo, aviado, elektro kaj aŭto. Tiuj interkonsentoj subskribitaj de ĉinaj kaj usonaj kompanioj dum la vizito de Trump kalkuliĝas al pli ol 250 miliardoj da usonaj dolaroj.

Lunde en la germana urbo Bonno malfermiĝis la 23a Konferenco de Partioj Aliĝintaj al la Kadra Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimatŝanĝiĝo kun la alvoko sekvi la vojon de la Pariza Interkonsento pri Klimatŝanĝiĝo.

La konferenco estas taskita pri redakto de gvidlinio por la efektivigo de la Pariza Interkonsento, kiu estis konsentita de preskaŭ ĉiuj landoj en la mondo en 2015. La Pariza Interkonsento intencas trakti klimatŝanĝiĝon per redukto de la eligado de forceja gaso kaj starigi la tutmondan celon konservi la averaĝan temperaturan altiĝon ĝis ne pli ol du celsiaj gradoj super antaŭindustria nivelo.

En la malferma ceremonio de la konferenco, la plenuma sekretario de la UN pri klimatŝanĝiĝo, Patricia Espinosa, diris: "Kune kun la Tagordo pri Daŭripova Disvolvado, ni havas klaran vojon al vera traktado de klimatŝanĝiĝo kaj daŭripova disvolvado."

Espinosa detalis la laboron, ke la registaroj serĉos solvojn en Bonno. La plej grava celo estas preni la sekvajn esencajn paŝojn por certigi, ke la funkciiga sistemo de la Pariza Interkonsento estos kompletigita en planita tempo, kaj ke la manieroj kaj rimedoj por efektivigo estos plifortigitaj.

Speciala reprezentanto de Ĉinio pri klimatŝanĝiĝo Xie Zhenhua diris en gazetara konferenco antaŭ la konferenco, ke Ĉinio esperas, ke la partoprenantoj atingos projekton de gvidlinio, kiu reflektas la bezonojn de ĉiuj partioj kaj ĉiujn ĉefajn elementojn en la Pariza Interkonsento.

La 7a de novembro de 2017 markas la 100an datrevenon de la venko de la Oktobra Revolucio. Tiutage Rusio okazigis kelkajn sociajn aranĝojn por festi la gravan tagon, kiu malfermis la novan eraon de la homaro.

Posttagmeze, la Komunista Partio de la Rusa Federacio, la Komunista Junulara Ligo de Rusio kaj pli ol 130 maldekstraj grupoj el aliaj landoj paradis ekde la placo Puŝkino en Moskvo. Ili iris ĉirkaŭ duonhoron laŭ la ĉefa komerca strato Tverskaya kaj fine atingis la Revolucian Placon norde de la Ruĝa Placo, kie staras la statuo de Markso.

En oktobro de 1941 sur la Ruĝa Placo, Sovetunio okazigis militistan paradon por festi la 24an datrevenon de la venko de la Oktobra Revolucio. La revuitaj soldatoj kaj oficiroj rekte marŝis al la antaŭurbo de Moskvo por kontraŭbati germanajn faŝistojn. Moskvo ĉi-foje okazigis militistan paradon sur la Ruĝa Placo por reaperigi la historian scenon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin