Saud-Arabio kaj Kuvajto petas siajn civitanojn iri el Libano kiel eble plej baldaŭ

(GMT+08:00) 2017-11-10 14:22:39     Redaktoro:Yu

La Ministerioj de Eksterlandaj Aferoj de Saud-Arabio kaj Kuvajto ĵaŭde publikigis deklarojn, dirante, ke ili petas siajn civitanojn en Libano iri el la lando kiel eble plej baldaŭ kaj avertas siajn civitanojn ne iri al la lando en la proksima estonteco.

Antaŭ tio, alia golfa lando Barejno avertis siajn civitanojn pri la situacio en Libano.

La 4an de tiu ĉi monato libana ĉefministro Saad Hariri deklaris rezignon pri sia ofico dum vizito al Saud-Arabio kaj kritikis Iranon pri enmiksiĝo en regionajn aferojn kaj interveno en internajn aferojn de arabaj landoj. La 8an de novembro irana prezidento Hassan Rouhani diris, ke estas tute senbaza la kritiko, ke Irano enmiksiĝis en regionajn aferojn kaj intervenis en internajn aferojn de arabaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin