NATO aldonos soldatojn al Afganio

(GMT+08:00) 2017-11-10 14:24:15     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo Jens Stoltenberg diris ĵaŭde, ke la organizo pliigos la nombron de soldatoj en Afganio de 13 000 ĝis 16 000.

Ministroj pri defendo el la membroj de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo kunvenis tiutage kun reprezentantoj de landoj partoprenantaj en la tasko de subteno al Afganio. Stoltenberg diris poste en gazetara konferenco, ke la afganaj trupoj estas iom fortigitaj en la batalo kontraŭ la grupo Talibano, tamen la sekureca situacio restas defia. Li aldonis, ke la organizo subtenos plu la pacan kaj reakordigan procezon de Afganio kaj helpos al ĝi fortigi la sekurigan kapablon kaj trejni novajn militajn gvidantojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin