Novaĵoj (Novembro 10)

(GMT+08:00) 2017-11-10 17:05:56     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 10-a de novembro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina prezidanto atingis Vjetnamion por la Pintkunveno de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro kaj ŝtata vizito; ĉefministro Li Keqiang urĝas Ĉinion kaj Usonon esti pli malfermaj unu al alia. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping, kiu estas ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, atingis la vjetnaman urbon Da Nang vendrede por la 25a Kunveno de Ekonomiaj Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro kaj ŝtata vizito al la sudorient-azia lando .

Xi faros paroladon en la Pintkunveno de Ĉefadministrantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro tiuposttagmeze, kaj ĉeestos dialogon kun reprezentantoj de la Komerca Konsultiĝa Konsilio de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro kaj ankaŭ neformalan dialogon kun gvidantoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. Dum la aranĝoj de tiu ĉi regiona ekonomia forumo, la ĉina prezidanto ĉeestos serion da duflankaj renkontiĝoj kun gvidantoj de aliaj landoj sabate.

La laosa versio de "La Regado de Ĉinio", libro de ĉina prezidanto Xi Jinping, estis publikigita ĵaŭde en la laosa ĉefurbo Vjentjano.

Vicdirektoro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio de Ĉinio Guo Weimin diris en la ceremonio, ke la eldono de la libro havas tre gravan kaj specialan signifon, ĉar la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio ĵus sukcese finiĝis, kaj Xi Jinping , ĉina prezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, baldaŭ faros ŝtatan viziton al Laoso. Li aldonis, ke la libro helpos al laosaj legantoj pli bone kompreni Ĉinion kaj ĝiajn disvolvadon, eksterajn politikojn kaj socian sistemon kaj ankaŭ helpas al la du partioj kaj la du landoj interŝanĝi spertojn pri regado.

Antaŭ la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Vjetnamio, lia artikolo sub la titolo Por Nova Perspektivo de Ĉina-Vjetnama Amikeco estis publikigita en la vjetnama Popola Ĵurnalo. En la artikolo Xi retrorigardis la pasintecon kaj la nunan staton de rilatoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio kaj esprimis la deziron de la du landoj pri komuna strebado por prospero kaj siajn subtenon kaj atendon pri la 25a Kunveno de Ekonomiaj Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro.

Luu Bich Ho, eksa direktoro de la Instituto de Strategiaj Studoj sub la vjetnama Ministerio de Planado kaj Investo, diris, ke la plej impresa en la artikolo estas la frazo "kune malfermi novan perspektivon de rilatoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio". Ho diris, ke la nova perspektivo dependas de tri ĉefaj faktoroj. Unue, ambaŭ landoj eniras la novan periodon de reformo kaj disvolvado; due, ili klopodas altigi la nivelon de kunlaboro por profitigi siajn popolojn; kaj trie, kun ŝanĝiĝo de la monda situacio, kunlaboro fariĝas pli grava por certigi stabilecon kaj disvolviĝon de la du landoj kaj eĉ de la regiono kaj la tuta mondo.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĵaŭde renkontiĝis kun vizitanta usona prezidento Donald Trump, dirante, ke la du landoj devas estis pli malfermaj unu al la alia kaj krei justan komercan medion por siaj kompanioj.

Trump atingis Pekinon merkrede posttagmeze por tritaga ŝtata vizito al Ĉinio, kaj okazigis intertraktadon kun ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaude.

Trump iris el Pekino vendrede matene, finante sian ŝtatan viziton al Ĉinio. Dum lia tritaga vizito, ĉina prezidanto Xi Jinping okazigis intertraktadon kun li, kaj ili atingis vastan kaj gravan konsenton pri la disvolvado de ĉina-usonaj rilatoj.

Li diris, ke la intertraktado estis fruktodona, kun grava konsento atingita pri planoj por duflanka kunlaboro. Li diris, ke per subtenado de altnivelaj interŝanĝoj kaj strikta komunikado, la du landoj injektos novan impulson en sian kunlaboron kaj puŝos siajn rilatojn al nova nivelo. La ĉina-usonaj rilatoj senĉese progresis, kaj modelo de ekonomia kunlaboro kun profunde interplektitaj interesoj estis formita. La pozitiva tendenco en la ĉina kaj usona ekonomioj estas bona novaĵo por ambaŭ landoj kaj ĉiuj aliaj landoj de la mondo. Li diris al Trump, ke la du landoj havas grandan potencialon por kunlaboro, ĉar Ĉinio estas la plej granda evoluanta lando, kun vasta merkato kaj riĉaj homaj resursoj, dum Usono estis la plej granda evoluinta lando, kun progresinta teknologio kaj sperto. Li diris, ke neeviteblaj estas malkonsentoj kaj frotoj, kiel ekzemple la demando de komerca deficito, pri kiu zorgas la usona flanko. Ĉinio neniam serĉas supergajnon en komerco kun iu ajn lando, kaj la rapida disvolviĝo de ĉina-usonaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj dum la pasintaj jardekoj de post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj pruvis, ke ilia kunlaboro estas tre komplementa kaj relative ekvilibra. Li aldonis, ke Ĉinio volas plifortigi laboron kun Usono pri internaciaj kaj regionaj aferoj.

Trump pozitive taksis la rezultojn de sia vizito, dirante, ke li esperas, ke ambaŭ landoj kune kunlaboros por trakti defiojn kaj antaŭenigi justajn kaj ekvilibrajn ekonomiajn rilatojn.

Prezidanto de la Azia Infrastruktura Invest-Banko Jin Liqun ĵaŭde diris en la Pintkunveno de Ĉefadministrantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, ke la banko tutforte subtenos infrastrukturan konstruadon en la azi-pacifika regiono, akcelos interligon kaj interlaboron en la regiono kaj antaŭenigos vastan kaj inkluzivan ekonomian kreskadon.

En la diskuta kunveno kun la temo "interligo kaj interlaboro akcelas kreskadon", Jin diris, ke nun la Azia Infrastruktura Invest-Banko kunlaboras kun la Monda Banko kaj la Azia Disvolva Banko por trakti mankon de investo en infrastruktura konstruado en la azi-pacifika regiono kaj eĉ en la mondo. La Azia Infrastruktura Invest-Banko kunlaboras ankaŭ kun la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, kaj multaj programoj jam estas glate lanĉitaj.

La Ministerioj de Eksterlandaj Aferoj de Saud-Arabio kaj Kuvajto ĵaŭde publikigis deklarojn, dirante, ke ili petas siajn civitanojn en Libano iri el la lando kiel eble plej baldaŭ kaj avertas siajn civitanojn ne iri al la lando en la proksima estonteco. Antaŭ tio, ankaŭ Barejno avertis siajn civitanojn pri la situacio en Libano.

La 4an de tiu ĉi monato libana ĉefministro Saad Hariri deklaris rezignon pri sia ofico dum vizito al Saud-Arabio kaj kritikis Iranon pri enmiksiĝo en regionajn aferojn kaj interveno en internajn aferojn de arabaj landoj. La 8an de novembro irana prezidento Hassan Rouhani diris, ke estas tute senbaza la kritiko, ke Irano enmiksiĝis en regionajn aferojn kaj intervenis en internajn aferojn de arabaj landoj.

Ĝenerala sekretario de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo Jens Stoltenberg diris ĵaŭde, ke la organizo pliigos la nombron de soldatoj en Afganio de 13 000 ĝis 16 000.

Ministroj pri defendo el la membroj de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo kunvenis tiutage kun reprezentantoj de landoj partoprenantaj en la tasko de subteno al Afganio. Stoltenberg diris poste en gazetara konferenco, ke la afganaj trupoj estas iom fortigitaj en la batalo kontraŭ la grupo Talibano, tamen la sekureca situacio restas defia.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin