Diversaj rondoj alte taksis paroladon de Xi Jinping en komerca pintkunveno de APEK

(GMT+08:00) 2017-11-11 17:58:32     Redaktoro:Selena

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede posttagmeze ĉeestis la Komercan Pintkunvenon de la Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaboro en Da Nang, Vejtnamio, kaj faris ĉefteman paroladon titolitan "Kapti la Ŝancon ĉe Transformiĝo de la Monda Ekonomio kaj Serĉi Pli Grandan Disvolviĝadon de Azipacifiko". Ĉeestantaj gastoj el diversaj rondoj direktas la atenton al iniciatoj kaj konceptoj en la parolado pri "Zono kaj Vojo", komunumo de komuna estonteco, interligo kaj interlaboro kaj teknika novigo kaj donas altan takson al la parolado.

Ĉefministro de Papu-Nov-Gvineo Peter O'Neill konsentis la paroladon de Xi kaj diris, ke la ĉina registaro forte subtenas infrastrukturan konstruadon kaj investon de Papu-Nov-Gvineo, kaj la lando estas firme partoprenanto de la iniciato Zono kaj Vojo.

Respondeculo de organizo por ekonomia kunlaboro kaj disvolvado pri sudorienta Azio Alexander Bohmer aplaŭdas la paroladon de Xi. Li eksplikis profiton de interligo kaj interlaboro al raportisto per sia propra laboro. Li diris, ke Ĉinio estas grava dialoga partnero de Asocio de Sudorientaziaj Landoj, la asocio havas sume 10 dialogajn partnerojn, kaj inter ili 7 estas membroj de la organizo por ekonomia kunlaboro kaj disvolvado, inkluzive de Kanado, Usono, EU, Aŭstralio, Nov-Zelando, Japanio kaj Korea Respubliko. La organizo kaj la asocio havas striktajn rilatojn kaj kune antaŭenigas efektivigi la planon pri ekonomia komunumo de la asocio. Li aldonis, ke la organizo profitas de la interligo kaj interlaboro kaj volas plu antaŭenpuŝi ilin.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin