Neoficiala kunveno de gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro sabate okazis en Da Nang, Vejtnamio. Ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon titolitan Kune Krei Novan Ĉapitron de Kunlaboro kaj Kungajno de Azi-Pacifiko. Dum la parolado, li akcentis, ke diversaj flankoj de la azi-pacifika regiono devas persiste antaŭenpusi novigon, firme vastigi malfermon, aktive efektivigi inkluzivan disvolvadon, senĉese multigi enhavon de partnereco kaj realigi novan disvolvadon kaj prosperon de la mondo.