Xi Jinping intervidiĝis kun Putin

(GMT+08:00) 2017-11-11 11:21:29     Redaktoro:Xiong

La 10an de novembro en la urbo Da Nang, Vjetnamio, la ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la rusa prezidento Vlładimir Putin.

Xi Jinping diris, ke li multfoje renkontiĝis kun Putin, kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, gvidataj de ili ambaŭ, iras bone kaj altnivele, kaj el tio rezultis aro da ĝojindaj rikoltoj. La du partioj firme subtenas unu la alian por defendi kernajn interesojn de sia lando kaj, kun plia solidiĝo de politika interfido, estas veraj strategiaj partneroj. La plenampleksa strategia partnereco establita kaj disvolvata de Ĉinio kaj Rusio starigis ekzemplon al la novtipaj internaciaj rilatoj en kiuj sin sekvas reciproka respekto, justeco kaj senpartieco, kunlaboro kaj kungajno. Ĉinio volas, kune kun Rusio, klopodi, por ke la dulandaj rilatoj evoluu al pli alta nivelo, por ke Ĉinio kaj Rusio estu sekuraj en disvolvado, kaj por ke la regiono kaj la mondo havu pacon kaj stabilecon.

Xi Jinping rimarkis, ke la Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) estas la plej grava sistemo pri ekonomia kunlaboro en Azio kaj Pacifiko. Ĉinio volas kune kun Rusio plifortigi interkomunikadon kaj kunagadon interne de APEK kaj strebi al la konstruado de la azia-pacifika liberkomerca zono, kaj akceli interligiĝon kaj interkomunikiĝon, reformado kaj novokreado, tiel ke la malferma ekonomio rapide formiĝu.

Putin gratulis, ke la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio fermiĝis kun granda sukceso, kaj ke Xi Jinping reelektiĝis kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Li diris, ke la gravaj rezultoj de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio pruvis, ke la internaj kaj eksteraj politikoj de Ĉinio gvidata de la prezidanto Xi Jinping estas vaste subtenataj de la ĉina popolo. Rusio ĉiam prenas kiel sian privilegian direkton la disvolvadon de la ĉina-rusa plenampleksa strategia partnereco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin