La 10an de novembro, kiam la nov-zelanda ĉefministro Jacinda Ardern ĉeestis la dialogon "energifonta rendimento kaj daŭripova disvolvo", li diris, ke klimata ŝanĝiĝo alportas gravan defion al la regiono Azipacifiko, la registaroj, entreprenoj kaj ĉiuj rondoj de la socio devas kune krei malaltkarbonan estontecon.
En la dialogo Robert Franklin, ĝenerala direktoro de la korporacio Exxon Mobil, rimarkis, ke flanke de energifonto la mondo alfrontas pluroblan defion.
Alikaze, la pintkonferenco ankaŭ atentas pri aliaj temoj, ekzemple, pri interreta ekonomio. La 10an de novembro, kiam la aŭstralia ĉefministro Malcolm Turnbull ĉeestis la dialogon "teknologio, akcelilo de ekonomia ŝanco", li opiniis, ke interreta ekonomio liveris pli multe da evoluigaj okazoj al mezaj kaj malgrandaj entreprenoj kaj, cetere, ludas pozitivan rolon en la akcelo de interligiĝo kaj interkomunikiĝo kaj en la kreo de dungiĝaj ŝancoj.