Xi Jinping faris ĉefteman paroladon en la pintkonferenco de ĉefadministrantoj kadre de APEK

(GMT+08:00) 2017-11-11 16:47:46     Redaktoro:Xiong

La 10an de novembro, invitite, la ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la pintkonferencon de ĉefadministrantoj kadre de la Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK), okazintan en Da Nang, Vejtnamio, kaj faris ĉefteman paroladon titolitan "Kapti la Ŝancon ĉe Transformiĝo de la Monda Ekonomio kaj Serĉi Pli Grandan Disvolviĝadon de Azipacifiko". Li emfazis, ke la mondo nun restas en la historia procezo de rapida ŝanĝiĝo, kaj la monda ekonomio estas frontanta al transformiĝo de pli profunda grado. Ni devas adaptiĝi al la ĝenerala tendenco, kuraĝi preni sur nin la devon kaj kune malfermi pli luman estontecon por disvolviĝo kaj prosperiĝo de Azipacifiko.

Xi Jinping rimarkis, ke al la vojo de evoluo ne ekzistas fino, sed nur nova ekirpunkto. La mondo nun estas renkontanta la profundan transformiĝon de dinamiko de kreskado, maniero de la monda disvolvado procezo de la ekonomia tutmondiĝo kaj regsistemo de la monda ekonomio. Azipacifiko estas la plej granda maso de la tutmonda ekonomio kaj ankaŭ estas unu el la ĉefaj motoroj de ekonomia kreskado en la mondo. Ni devas bone koni la evoluan tendencon de la tutmonda ekonomio, precize nin orienti, posedi la regulojn, kaj kategorie reagi al la profunda transformiĝo de la monda ekonomio. Por tio ni proponas la jenajn:

1, plue persisti en konstruado de malferma ekonomio kaj strebi al realiĝo de kunprofito kaj kungajno;

2, plue serĉi novokreiva kreskado kaj elfosi novan dinamikon de disvolvado;

3, plue plifortigi kunlaboron kaj interrilatojn kaj praktiki interagan disvolvadon;

4, plue pliigi inkluzivemon de ekonomia kreskado kaj lasi la popolamasojn kunĝui la fruktojn el la disvolviĝo.

Xi Jinping substrekis, ke la paco, stabileco kaj prospero de Azipacifiko apartenas al la tutaj popolanoj de Azio kaj Pacifiko, la estonteco de Azipacifiko devas dependi de la kuna kreado de la azipacifikaj popoloj. Interfido, inkluzivemo, kunlaboro kaj kungajna partnereco estas la spirita ligilo de la granda azipaficika familio kaj estas grava garantio kio ebligas al la azipacifika kunlaboro iri sur ĝusta vojo. Lasu al ni serioze akceli kunlaboron, senŝanceliĝe preni agojn kaj kune konstrui pli belan morgaŭon de Azipacifiko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin