Xi Jinping intervidiĝis kun japana ĉefministro Shinzo Abe

(GMT+08:00) 2017-11-12 15:11:15     Redaktoro:Xiong

La 11an de novembro en Da Nang, Vjetnamio, la ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la japana ĉefministro Shinzo Abe.

Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Japanio estas najbaroj kaj ankaŭ ĉefaj ekonomiunuoj en Azio kaj en la mondo. Stabilaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio konformas al la interesoj de ambaŭ kaj havas gravan influon por la regiono kaj la mondo. Ĉi jaro estas la 45a datreveno de la normaliĝo de la ĉina-japanaj diplomatiaj rilatoj, kaj en la venonta jaro alvenos la 40a datreveno de la kontrakto pri Paca kaj Amikeca Traktato de Ĉinio kaj Japanio. Konforme al la esencaj interesoj de la dulandaj popoloj la du partioj devas sin direkti al paco, amikeco kaj kunlaboro, kaj, per senĉesa penado kaj akumulante avantaĝajn kondiĉojn, igi la ĉina-japanan interrilaton konstante pliboniĝi.

Shinzo Abe gratulis, ke la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio sukcese okazis, kaj ke Xi Jinping reelektiĝis kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Japanio volas kune kun Ĉinio, profitante de la okazo de la 40a datreveno de la kontrakto pri Paca kaj Amikeca Traktato de Japanio kaj Ĉinio en la sekvanta jaro, antaŭenigi la dulandan strategie interfavoran partnerecon. Japanio esperas plifortigi interkomunikadon kun ĉinaj altranguloj, disvolvi kunlaboron en ekonomio kaj komerco, interalie, en la kadro de "Unu Vojo kaj Unu Zono".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin