La 25a neoficiala konferenco de gvidantoj en APEK adoptis deklaracion

(GMT+08:00) 2017-11-12 15:36:03     Redaktoro:Xiong

La 11an de novembro la 25a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj en la Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) fermiĝis en Da Nang, Vjetnamio. La konferenco adoptis deklaracion, kiu alvokas al la ekonomiunuoj, nome ĉiuj membroŝtatoj, subteni la plurflankan komercosistemon.

La deklaracio akceptita de la konferenco diras, ke la gvidantoj de la ekonomiunuoj el APEC decideme alprenos komunan agadon pli fortan kaj daŭrigeblan, por enmeti novan dinamikon en la organizaĵon APEK, akceli la permanentan, novokreivan kaj inkluziveman kreskadon, konstantigi la integriĝon de la regiona ekonomio, plene elfosi la talentan forton de la komercaj sektoroj, precipe de la mezaj kaj malgrandaj entreprenoj, kaj pliigi la sekurecon de nutraĵoj kaj de daŭripova agrikulturo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin