Xi Jinping refoje intervidiĝis kun Nguyễn Phú Trọng

(GMT+08:00) 2017-11-13 17:47:56     Redaktoro:Xiong

Antaŭtagmeze de la 13a de novembro Xi Jinping, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj la ĉina ŝtata prezidanto, en la lokalo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio (KPV) refoje intervidiĝis kun Nguyễn Phú Trọng, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPV. La du flankoj, en la kamarada kaj frata spirito, daŭre interŝanĝis siajn opiniojn pri la dulandaj rilatoj.

Xi Jinping rimarkis, ke lia ĉi-foja vizito al Vjetnamio estas tre glata kaj refoje sentis la sinceran senton de la vjetnama popolo. La rilatoj, ĉu de la partioj, ĉu de la landoj, estas nerompeblaj kaj tiel solidaj kiel roko. Nuntempe, serio da gravaj komunaj ideoj formitaj de gvidantoj el la du partioj kaj la du landoj estas transformiĝanta en fruktojn de reala kunlaboro. Xi diris, ke hieraŭ li kaj Nguyễn Phú Trọng faris amikan kaj profundan interŝanĝon kaj konsentis, surbaze de la antaŭaj komunaj ideoj, plu konstantigi la kunlaboron kaj fari, ke la plenampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Vjetnamio evoluu antaŭen.

Nguyễn Phú Trọng diris, ke la amikeco inter Vjetnamio kaj Ĉinio havas longan historion, kaj la dulanda praktika kunlaboro en diversaj kampoj senĉese disvolviĝas. Post la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio Xi Jinping, kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, prenis Vjetnamion kiel sian unuan vizitlokon, kio montras apartan signifon. La vjetnama popolo elkore kaj varme esprimis sian deziron pri la alvizito de Xi Jinping. Vjetnamio volas, kune kun Ĉinio, heredi kaj disvolvi la tradician amikecon inter la du landoj, kaj fari sian penadon, por ke la rilatoj inter la du partioj kaj inter la du landoj ĉiam marŝu en ĝusta direkto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin