Inaŭguriĝis la 31a pintkonferenco de ASAN en Filipinoj

(GMT+08:00) 2017-11-13 18:14:14     Redaktoro:Xiong

La 13an de novembro la 31a pintkonferenco de la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj (ASAN) malfermiĝis en Manilo, la ĉefurbo de Filipinoj.

Post la pintkonferenco estos ankoraŭ pluraj kunvenoj de gvidantoj kadre de ASAN, ekzemple, la 20a kunveno de gvidantoj el Ĉinio kaj ASAN (10 + 1), la 20a kunveno de gvidantoj el ASAN kaj Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio (10 + 3), kaj la 12a pintkonferenco de Orienta Azio. Kaj cetere, ankaŭ la kunveno de gvidantoj kadre de la Regiona Kompleksa Ekonomia Partnereco (RKEP) okazos dume.

Krom gvidantoj el la dek landoj de ASAN, ĉeestas la koncernajn kunvenojn ankaŭ tiuj el Ĉinio, Usono, Rusio, Japanio, Sud-Koreio, Kanado, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Barato kaj ĝenerala sekretario de UN.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin