Xi Jinping komencis sian viziton al Laoso

(GMT+08:00) 2017-11-13 20:36:39     Redaktoro:Xiong

La 13an de novembro Xi Jinping, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina ŝtatprezidanto, atingis Vjentjanon kaj komencis la oficialan viziton al Laoso.

En la flughaveno Xi Jinping faris paroladon. En la nomo de la partio, registaro kaj popolo de Ĉinio li esprimis sinceran saluton kaj bondezirojn al la partio, registaro kaj popolo de Laoso kiel frato. Li emfazis, ke Ĉinio kaj Laoso ambaŭ estas socialismaj landoj gvidataj de la Komunista Partio, kaj veraj bonaj najbaroj, bonaj amikoj, bonaj kamaradoj, kaj bonaj kompanoj. Dum la vizito li renkontiĝos kun Boungnang, la ĝenenara sekretario de la Centra Komitato de la Popola Revolucia Partio de Laoso kaj la laosa ŝtatprezidanto, kaj kun aliaj laosaj gvidantoj, kaj interŝanĝos kun ili opiniojn pri la rilatoj inter la du partioj kaj inter la du landoj kaj pri aliaj problemoj komune prizorgataj. Prezidanto Xi Jinping kredis, ke tiu ĉi vizito nepre ebligos al la ĉina-laosa plenampleksa strategia partnereco alpaŝi sur novan ŝtupon, kaj alportos pli grandan feliĉon al la dulandaj popoloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin