Xi vokis leĝdonajn instituciojn de Ĉinio kaj Vjetnamio fortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron

(GMT+08:00) 2017-11-13 12:39:34     Redaktoro:Yu

Dimanĉe en Hanojo ĉina prezidanto Xi Jinping vokis leĝdonajn instituciojn de Ĉinio kaj Vjetnamio plifortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron.

Xi faris la rimarkojn kiam li renkontiĝis kun Nguyen Thi Kim Ngan, prezidanto de la Nacia Asembleo de Vjetnamio, dum ŝtata vizito al la sudorient-azia lando.

Xi alte taksis la amikajn interŝanĝojn inter la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio kaj la Nacia Asembleo de Vjetnamio. Li diris, ke la leĝdonaj institucioj de la du landoj ludas gravan rolon en la nacia politika vivo respektive kaj en plifortigo de la reciproka kompreno inter la du popoloj. Li alvokis la leĝdonajn instituciojn de la du landoj plibonigi interŝanĝojn sur ĉiuj niveloj, pliigi dividadon de spertoj en ŝtata regado kaj leĝdona kontrolado kaj antaŭenigi komprenon inter la du popoloj.

Nguyen Thi Kim Ngan, esprimis bonan bonvenon por la ŝtata vizito de Xi al Vjetnamio kaj diris, ke la parolado de Xi al la Nacia Asembleo de Vjetnamio antaŭ du jaroj estas viveca memoro ĝis nun. Ŝi esprimis gratulon al la sukceso de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ kaj sian kredon, ke la socialisma afero de Ĉinio kun ĉinaj trajtoj akiros grandan sukceson sub la gvidado de Xi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin