7,2-magnituda tertremo trafis nordan Irakon

(GMT+08:00) 2017-11-13 13:02:28     Redaktoro:Yu

Irakaj amaskomunikiloj raportis, ke almenaŭ 4 homoj estis mortigitaj kaj kelkcent aliaj vunditaj en forta tertremo, kiu trafis la irakan nordan provincon Suleimaniyah dimanĉe vespere.

La kurda novaĵ-retejo Rudaw raportis, ke laŭ loka oficialulo, en la urbeto Darbandikhan proksima al la epicentro, 4 homoj mortis, kaj kelkdek ailiaj estis transigitaj al proksima hospitalo.

La komuna centro por krizokaza kunordigo en la registaro de la kurda aŭtonoma regiono publikigis informojn en la socia komunikilo Twitter, dirante, ke pli ol 500 homoj estis vunditaj en la tertremo, kaj hospitaloj en la provinco Suleimaniyah urĝe bezonas medicinajn personojn kaj aparatojn kaj medikamentojn por kuraci la vunditojn.

Persono el hospitalo en la norda provinco Kirkuk diris al raportistoj, ke ĉirkaŭ 65 homoj estis vunditaj, kaj ili plejparte jam iris el hospitalo post kuracado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin