Honkongo kaj ASOAL subskribis interkonsentojn pri komerco kaj investo

(GMT+08:00) 2017-11-13 13:57:52     Redaktoro:Yu

La registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj subskribis interkonsentojn pri libera komerco kaj investo.

La du interkonsentoj estis subskribitaj de Edward Yau, direktoro pri komerco kaj ekonomia disvolvado de la Honkonga Speciala Administracia Regiono kaj ministroj pri ekonomio el membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj dum la 31a pintkunveno de la asocio. Enhavoj de la interkonsentoj ampleksas komercon pri varoj kaj servoj, investon, ekonomian kaj teknologian kunlaboron, mekanismon pri traktado de disputoj kaj aliajn ĉi-rilatajn kampojn. Yau diris post la subskribo, ke la interkonsentoj fortigos la pezicion de Honkongo kiel nodo de komerco kaj investo kaj reliefigos la rolon de Honkongo en la konstruado de la Zono kaj Vojo.

Post necesaj proceduroj, la interkonsentoj validiĝos kiel eble plej frue en la 1a de januaro 2019.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin