Nombro de mortintoj en tertremo en Irano kreskis ĝis 141

(GMT+08:00) 2017-11-13 14:22:48     Redaktoro:Yu

Irana nacia televido raportis lunde, ke almenaŭ 141 homoj estis mortigitaj kaj proksimume mil aliaj vunditaj en la 7,2-magnituda tertremo, kiu trafis la iraka-iranan landliman regionon dimanĉe.

La tertremo, kies epicentro troviĝis je 103 kilometroj sudoriente de la iraka urbo Sulaymaniyah, estis sentebla en pluraj iranaj provincoj proksimaj al Irako.

Pli ol 20 iranaj vilaĝoj en la irana provinco Kermanshah estis difektitaj, kun rompitaj elektra kaj akva liveradoj.

Pli ol 30 iranaj krizokazaj teamoj estis senditaj al regiono trafita de la tertremo, kaj helikopteroj transportis bazajn bezonojn al tiuj trafitaj de la katastrofo

La magnitudo de la tertremo, raportita de lokaj amaskomunikiloj, varias de 4,5 ĝis 7,3.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin