Nombro de mortintoj kreskis ĝis 207 en Irano post tertremo

(GMT+08:00) 2017-11-13 15:01:24     Redaktoro:Yu

La novaĵ-agentejo Tasnim raportis lunde, ke almenaŭ 207 homoj mortis pro fortega tertremo, kiuj trafis la iraka-iranan landliman regionon dimanĉe.

La 7,3-magnituda tertremo, kies epicentro troviĝis je 103 kilometroj sudoriente de la iraka urbo Sulaymaniyah, ankaŭ vundis 1 800 aliajn homojn en pluraj iranaj provincoj proksimaj al Irako. La tertremo estis sentebla en la ĉefurbo Tehrano kaj pluraj iranaj provincoj proksimaj al Irako.

Pli ol 20 vilaĝoj en la irana provinco Kermanshah estis difektitaj, kun rompitaj elektra kaj akva liveradoj. Pli ol 30 iranaj krizokazaj teamoj estis senditaj al regiono trafita de la tertremo, kaj helikopteroj transportis bazajn bezonojn al tiuj trafitaj de la katastrofo.

La magnitudo de la tertremo, raportita de lokaj amaskomunikiloj, varias de 4,5 ĝis 7,3. La tertremo estis sentebla ankaŭ en Turkio, Armenio, Saud-Arabio, Kuvajto kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

Esmail Najar, la estro de la irana Nacia Organizo pri Traktado de Katastrofoj, diris, ke pli da vunditoj eble estos trovitaj sub la ruboj en la gubernio Qasr-e Shirin de la provinco Kermanshah.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin