Xi vokas al Ĉinio kaj Vjetnamio plifortigi altnivelan komunikadon

(GMT+08:00) 2017-11-13 15:27:47     Redaktoro:Yu

Lunde en Hanojo vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping vokis al Ĉinio kaj Vjetnamio plifortigi altnivelan strategian komunikadon por certigi, ke duflankaj rilatoj disvolviĝos en ĝusta direkto.

Xi faris la rimarkojn en intertraktado kun sia vjetnama paralelulo Tran Dai Quang dum ŝtata vizito al la sudorient-azia lando. Xi diris, ke la du flankoj devas firmigi la tendencon de stabila kresko de duflanka komerco , akceli akordigon de disvolvaj strategioj, antaŭenigi kunlaboron en la kampoj de, ekzemple infrastruktura konstruo, industria produktkapablo, kaj lanslandlimaj ekonomiaj zonoj kaj bone efektivigi gravajn projektojn. Li esperis, ke la du flankoj bone regos malkonsentojn, konservi maran pacon kaj stabilecon kaj antaŭenigi komunan ekspluatadon.

Quang esprimis gratulon al la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, kiu difinis la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko kiel gvidilon, kaj gratulis Xi pro lia reelektiĝo kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Li aldonis, ke lia lando volas labori kun Ĉinio por heredi kaj disvolvi tradician amikecon starigitan de pli maljunaj generacioj de gvidantoj de la du landoj, efektivigi la rezultojn de la vizito de Xi, antaŭenigi pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj kaj puŝi la duflankajn rilatojn por pli granda disvolviĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin