Xi Jinping ĉeestis transdonan ceremonion de Ĉina-Vjetnama Amikeca Palaco

(GMT+08:00) 2017-11-13 10:35:48     Redaktoro:祃璟琳

Dimanĉe en Hanojo, ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la transdonan ceremonion de la Ĉina-Vjetnama Amikeca Palaco kaj la malferman ceremonion de Ĉina Kultura Centro en Hanojo.

Akompanate de prezidanto de vjetnama Nacia Asembleo Nguyen Thi Kim Ngan, Xi Jinping ĉeestis la transdonan ceremonion de la Ĉina-Vjetnama Amikeca Palaco kaj transdonis la "oran ŝlosilon" de la projekto. Ili kune vizitis ekspozicion en la Amikeca Palaco kaj la teatron.

Post la vizito, Xi Jinping kaj Nguyen Thi Kim Ngan salutis ĉinajn kaj vjetnamajn amikajn personojn ĉeestantajn la ceremonion kaj stimulis ilin fari pozitivan kontribuon por fortigi amikan interŝanĝon de la du landoj.

La Ĉina-Vjetnama Amikeca Palaco troviĝas en Hanojo kaj areas je 13 800 kvadrataj metroj. Ĝi estas konstruaĵo simbolanta helpon de Ĉinio al Vjetnamio. La Hanaja Ĉina Kultura Centro estas oficiala kultura institucio de Ĉinio en Vjetnamio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin