Novaĵoj (Novembro 13)

(GMT+08:00) 2017-11-13 17:03:24     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 13 de novembro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio kaj Vjetnamio konsentis profundigi partnerecon sub novaj cirkonstancoj; Almenaŭ 207 homoj mortis pro fortega tertremo en Irano. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Dimanĉe en Hanojo Ĉinio kaj Vjetnamio konsentis profundigi sian ampleksan strategian kunlaboron sub novaj cirkonstancoj

Dum sia intertraktado, vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kaj Nguyen Phu Trong, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio (KPV), pozitive taksis disvolvajn atingojn de la du landoj kaj konsentis disvolvi, konservi kaj antaŭenigi la tradician amikecon inter Ĉinio kaj Vjetnamio.

Xi estas en la sudorient-azia lando por ŝtata vizito. Antaŭ ol flugi al Hanojo, li ĵus finis laborplenan du-tagan restadon en la vjetnama centra urbo Da Nang, kie li ĉeestis la 25an Kunvenon de Ekonomiaj Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro.

La du gvidantoj konsentis ankaŭ sekvi amikan politikon unu por la alia kaj senĉese plifortigi la ĉina-vjetnaman ampleksan strategian kunlaboran partnerecon por alporti pli da profitoj al la du popoloj.

Xi informis Trong pri la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ, kiu okazis en Pekino en la lasta monato, kaj Trong konigis al Xi la progreson de la KPV kaj sia lando. Ĉinio kaj Vjetnamio estas proksimaj najbaroj ligitaj per montoj kaj riveroj, bonaj amikoj dividantaj prosperon kaj malfeliĉon, bonaj kamaradoj kun similaj ideoj kaj kredoj kaj bonaj partneroj de kungajna kunlaboro. De post la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj antaŭ 67 jaroj, la ĉina-vjetnama tradicia amikeco komencita de la plimaljunaj generacioj de gvidantoj de la du landoj estis senĉese firmigita kaj antaŭenigita.

Xi laŭdis la pozitivan progreson akiritan en duflankaj rilatoj kun proksimaj altnivelaj interŝanĝoj kaj daŭre plifortigita kunlaboro en diversaj kampoj. Li diris, ke Ĉinio kaj Vjetnamio estas en grava periodo de reformo kaj disvolvado kaj ili ankaŭ alfrontas historiajn ŝancojn por antaŭenigi enlandan disvolvadon kaj duflankajn rilatojn.

Trong esprimis varmajn gratulojn pri la sukcesa fermiĝo de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ kaj ankaŭ pri la reelektiĝo de Xi kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj lia estiĝo kiel la kerno de la gvidantaro de la KPĈ.

En la intertraktado, la du gvidantoj konsentis subteni la tradicion de altnivelaj interŝanĝoj, firme sekvi amikan politikon unu al la alia, plibonigi strategian komunikadon kaj politikan reciprokan fidon kaj konvene trakti malkonsentojn por antaŭenpuŝi ĉina-vjetnamajn rilatojn en la ĝusta direkto.

Lunde en Hanojo vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping vokis al Ĉinio kaj Vjetnamio plifortigi altnivelan strategian komunikadon por certigi, ke duflankaj rilatoj disvolviĝos en ĝusta direkto.

Xi faris la rimarkojn en intertraktado kun sia vjetnama paralelulo Tran Dai Quang dum ŝtata vizito al la sudorient-azia lando. Xi diris, ke la du flankoj devas firmigi la tendencon de stabila kresko de duflanka komerco, akceli akordigon de disvolvaj strategioj, antaŭenigi kunlaboron en la kampoj de, ekzemple infrastruktura konstruo, industria produktkapablo, kaj translandlimaj ekonomiaj zonoj kaj bone efektivigi gravajn projektojn. Li esperis, ke la du flankoj bone regos malkonsentojn, konservi maran pacon kaj stabilecon kaj antaŭenigi komunan ekspluatadon.

Quang esprimis gratulon al la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, kiu difinis la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko kiel gvidilon, kaj gratulis Xi pro lia reelektiĝo kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Li aldonis, ke lia lando volas labori kun Ĉinio por heredi kaj disvolvi tradician amikecon starigitan de pli maljunaj generacioj de gvidantoj de la du landoj, efektivigi la rezultojn de la vizito de Xi, antaŭenigi pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj kaj puŝi la duflankajn rilatojn por pli granda disvolviĝo.

Dimanĉe en Hanojo ĉina prezidanto Xi Jinping vokis leĝdonajn instituciojn de Ĉinio kaj Vjetnamio plifortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron.

Xi faris la rimarkojn, kiam li renkontiĝis kun Nguyen Thi Kim Ngan, prezidanto de la Nacia Asembleo de Vjetnamio, dum ŝtata vizito al la sudorient-azia lando. Xi alvokis la leĝdonajn instituciojn de la du landoj plibonigi interŝanĝojn sur ĉiuj niveloj, pliigi dividadon de spertoj en ŝtata regado kaj leĝdona kontrolado kaj antaŭenigi komprenon inter la du popoloj.

Xi kaj Ngan ĉeestis la transdonan ceremonion de la Ĉina-Vjetnama Amikeca Palaco kaj transdonis la "oran ŝlosilon" de la projekto. Ili kune vizitis ekspozicion en la Amikeca Palaco kaj la teatron.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang dimanĉe posttagmeze atingis Manilon por oficiala vizito kaj serio da pintkunvenoj pri orient-azia kunlaboro.

Dum sia restado, Li ĉeestos la 20an kunvenon de gvidantoj el Ĉinio kaj Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (10+1), la 20an kunvenon de gvidantoj de la Asocio de Sudorientaziaj Landoj kaj Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio (10 + 3), kaj la 12an Orient-Azian Pintkunvenon, kaj faros oficialan viziton al Filipinoj post la kunvenoj.

La registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj subskribis interkonsentojn pri libera komerco kaj investo.

La du interkonsentoj estis subskribitaj de Edward Yau, direktoro pri komerco kaj ekonomia disvolvado de la Honkonga Speciala Administracia Regiono kaj ministroj pri ekonomio el membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj dum la 31a pintkunveno de la asocio. Enhavoj de la interkonsentoj ampleksas komercon pri varoj kaj servoj, investon, ekonomian kaj teknologian kunlaboron, mekanismon pri traktado de disputoj kaj aliajn ĉi-rilatajn kampojn. Yau diris post la subskribo, ke la interkonsentoj fortigos la pozicion de Honkongo kiel nodo de komerco kaj investo kaj reliefigos la rolon de Honkongo en la konstruado de la Zono kaj Vojo.

La novaĵ-agentejo Tasnim raportis lunde, ke almenaŭ 207 homoj mortis pro fortega tertremo, kiuj trafis la iraka-iranan landliman regionon dimanĉe.

La 7,3-magnituda tertremo, kies epicentro troviĝis je 103 kilometroj sudoriente de la iraka urbo Sulaymaniyah, ankaŭ vundis 1 800 aliajn homojn en pluraj iranaj provincoj proksimaj al Irako. La tertremo estis sentebla en la ĉefurbo Teherano kaj pluraj iranaj provincoj proksimaj al Irako.

Antaŭ tio, iraka oficialulo diris, ke 6 homoj estis mortigitaj en la tertremo. La komuna centro por krizokaza kunordigo en la registaro de la kurda aŭtonoma regiono publikigis informojn en la socia komunikilo Twitter, dirante, ke pli ol 500 homoj estis vunditaj en la tertremo, kaj hospitaloj en la provinco Suleimaniyah urĝe bezonas medicinajn personojn kaj aparatojn kaj medikamentojn por kuraci la vunditojn.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin