Grandioza plano de strategia partnereco inter Ĉinio kaj ASOAL 2030

(GMT+08:00) 2017-11-14 10:54:49     Redaktoro:Selena

Lunde posttagmeze en Manilo, Filipinoj, okazis la 20a kunveno de gvidantoj el Ĉinio kaj Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (10+1). Ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj gvidantoj el 10 membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj ĉeestis la kunvenon. En la kunveno, Li akcentis, ke la venonta jaro markas la 15an datrevenon de starigo de la strategia partnereco inter Ĉinio kaj la Asocio, kaj Ĉinio proponas ellabori grandiozan planon pri la strategia partnereco inter Ĉinio kaj la Asocio 2030 por konstrui la komunumon de komuna estonteco.

Li aldonis, ke en la grandioza plano, la kadro de duflanka kunlaboro altiĝos de 2+7 ĝis 3+X.

"2+7" aludas la kunlaboran kadron proponitan de Li dum interparolo kun gvidantoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj en Brunejo en 2013. Ĝi emfazas du politikajn komunajn konsentojn kaj kunlaboron en sep kampoj. "3+X " uzas la literon X por reprezenti nekonatecon, ke Ĉinio kaj la Asocio disvolvos kunlaboron en multaj kampoj kaj fokusiĝos pri politika sekureco, ekonomio kaj komerco, kaj homa interŝanĝo.

Li deklaris, ke Ĉinio liveros stipendiojn al almenaŭ 20 miloj da studentoj el dek membroj de la Asocio en la venontaj tri jaroj. Li ankaŭ proponis, ke en la kunveno diversaj flankoj komencu konsiliĝon pri la Kodo de Kondukto en la Suda Ĉina Maro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin