Li Keqiang ĉeestis la 20an kunvenon de gvidantoj el ASAN kaj tri landoj

(GMT+08:00) 2017-11-14 18:33:36     Redaktoro:Xiong

La 14an de novembro, en la Centro de Internacia Konferenco en Filipinoj, la ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis la 20an kunvenon de gvidantoj el la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj (ASAN) kaj el Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio (10 + 3). Ankaŭ gvidantoj de la dek landoj el ASAN, la japana ĉefministro Shinzo Abe, kaj la sudkorea prezidento Moon Jae-in, kune ĉeestis ĝin. La filipina prezidento Rodrigo Duterte prezidis la kunvenon.

En sia parolado Li Keqiang diris, ke la kunlabora mekanismo (10 + 3), kiu dum la dudek jaroj ĉiam perfektiĝis kaj kies kunlaboraj kampoj laŭgrade plivastiĝis, jam fariĝis unu el la plej perfektaj kaj plej konataj makenismoj en Azio, kaj ĝi faris pozitivan kontribuon por la paco kaj stabileco, la evoluo kaj prospero de la regiono Orienta Azio. Ĉinio esperas, ke tiu ĉi kunveno pluapaŝe unuigos komunan ideon, komunikos pozitivan signalon firme subteni la integriĝon de la regiono kaj akceli la konstruadon de la orientazia ekonomia komunumo, feliĉigos la landojn kaj la popolojn de la regiono, kaj ankaŭ enŝovos novan dinamikon en la pli malferman mondan ekonomion.

Li Keqiang rimarkis, ke formi la ekonomian komunumon de Orienta Azio estas unu el la strategiaj celoj de la kunlabora mekanismo (10 + 3) kaj konformas al la longaj kaj esencaj interesoj de la landoj kaj la popoloj en la regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin