Xi Jinping intervidiĝis kun laosa parlamenta prezidanto

(GMT+08:00) 2017-11-14 19:34:06     Redaktoro:Xiong

La 14an de novembro, en la Centro de Ŝtata Konferenco en Vjentjano, Xi Jinping, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina ŝtatprezidanto, intervidiĝis kun la laosa parlamenta prezidanto Pany Yathotou.

Xi Jinping rimarkis, ke la politika reĝimo de Ĉinio kaj Laoso estas sama, la idealo kaj ideo de ili estas harmoniaj inter si, la estonteco kaj sorto por ili estas interligitaj, kaj ili havas samajn interesojn en multaj rilatoj kaj grandan eblecon por kunlaboro. Ĉinio atribuas grandan atenton al la disvolvo de la rilatoj kun Laoso kaj volas, kune kun Laoso, plenumi la komunan ideon atingitan de partiaj kaj ŝtataj gvidantoj de Ĉinio kaj Laoso dum ĉi tiu vizito kaj starigi al Ĉinio kaj Laoso la sortkomunumon en kiu sin trovas strategia signifo.

Pany Yathotou esprimis varman bonvenigon, ke Xi Jinping, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina ŝtatprezidanto, post la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, unuafoje vizitas Laoson. Li diris, ke la ĉina-laosa kunlaboro faris gravan kontribuon al la ŝtata disvolviĝo de Laoso. La laosa parlamento klopodos plenumi la gravajn komunan ideon kaj fruktojn atingitajn de partiaj kaj ŝtataj gvidantoj de Laoso kaj Ĉinio dum ĉi tiu vizito kaj senĉese konstantigi la plenampleksan strategian partnerecon inter Laoso kaj Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin