Xi Jinping refoje intervidiĝis kun Boungnang

(GMT+08:00) 2017-11-14 20:28:22     Redaktoro:Xiong

La 14an de novembro Xi Jinping, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina ŝtatprezidanto, en la hotelo en Vjentjano kie li loĝas, refoje intervidiĝis kun Boungnang Vorachith, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Popola Revolucia Partio de Laoso kaj la laosa ŝtatprezidanto.

Xi Jinping dankis, ke la laosa flanko donis al li varman kaj amikan akcepton, kaj ke Boungnang speciale venis por diri al li adiaŭ tiam, kiam li baldaŭ finos sian viziton. Xi rimarkis, ke kvankam tiu ĉi lia vizito estas mallonga, tamen la fruktoj estas riĉaj, kaj ke la vizito sin kronis per granda sukceso, kaj li estas plena je fido pri la luma perspektivo de la ĉina-laosaj rilatoj.

Boungnang diris, ke tiu ĉi historia vizito de Xi Jinping al Laoso akiris grandan sukceson kaj altigis la laosa-ĉinan plenampleksan strategian partnerecon al nova nivelo, kio plene montras la tradician amikecon de la du landoj. Laoso volas kune kun Ĉinio serioze plenumi la abundajn fruktojn naskitajn dum la vizito de Xi Jinping, kaj deziras al la ĉinaj partio kaj popolo akiri pli grandan venkon en sia afero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin