Usono reasertis sian starpunkton pri retiro el Pariza Interkonsento

(GMT+08:00) 2017-11-14 11:16:25     Redaktoro:Yu

La Ŝtata Departemento de Usono lunde publikigis deklaron, dirante, ke Usono restigas senŝanĝa sian starpunkton pri retiro el la Pariza Interkonsento, escepte se prezidento Donald Trumpo povus trovi el la klaŭzoj de la interkonsento ehvanojn favorajn al la komerca rondo, laboristoj kaj impostpagantoj de Usono.

La deklaro diris, ke Usono restas unu el la membroj de la Konferenco de Partioj Aliĝintaj al la Kadra Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimatŝanĝiĝo kaj partoprenos plu en la okazanta intertraktado sub la kadro kaj la Pariza Interkonsento por certigi senpartiecon de la intertraktado kaj protekti siajn interesojn.

La Ŝtata Departemento ankaŭ anoncis, ke Tom Shannon, ŝtata vicsekretario pri politikaj aferoj, gvidos usonan delegacion al altnivela kunveno de la 23a Konferenco de Partioj Aliĝintaj al la Kadra Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimatŝanĝiĝo en la germana urbo Bonno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin