Fortega tertremo mortigis 445 irananojn

(GMT+08:00) 2017-11-14 13:17:52     Redaktoro:Yu

Iranaj amaskomunikiloj raportis lunde, ke la nombro de mortintoj en Irano kreskis ĝis 445 je unu tago post kiam fortega tertremo trafis la irana-irakan landliman regionon, kaj multaj homoj restas sub ruinoj.

La raportoj diris, ke almenaŭ 445 homoj estis mortigitaj kaj 7 156 aliaj vunditaj en la 7,3-magnituda tertremo.

Laŭ la Usona Geologia Esploro, la epicentro de la tertremo estis trovita je proksimume 32 kilometroj sude de la urbo Halabja en la fora montara regiono de orienta Irako, je ĉirkaŭ 200 kilometroj nordoriente de Bagdado kaj je 400 kilometroj okcidente de Tehrano. La tertremo trafis la regionon je la 9a horo kaj 18 minutoj posttagmeze laŭ loka tempo, kiam multaj homoj estis hejme.

Almenaŭ 14 iranaj provincoj, inkluzive de la ĉefurbo Tehrano, estis influitaj de la tertremo. La plej severe trafitaj regionoj en Irano estis la gubernioj Qasr-e Shirin kaj Sarpol-e Zahab en la provinco Kermanshah, je ĉirkaŭ 20 kilometroj for de la landlimo.

Ĉirkaŭ 30 teamoj de la Ruĝa Kruco el la tuta lando estis senditaj al la regionoj trafitaj de la tertremo, kiuj plejparte spertis severan damaĝon.

Pli ol 20 iranaj vilaĝoj en la provinco Kermanshah estis damaĝitaj kaj la elektra kaj akva liveradoj estas rompitaj. La vojreto en la regiono estas daŭre difektita.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin