Ĉina prezidanto sendis kondolencojn al Irano kaj Irako pro fortega tertremo

(GMT+08:00) 2017-11-14 13:38:16     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis kondolencon al sia irana paralelulo Hassan Rouhani pro la fortega tertremo en Irano, kiu mortigis almenaŭ 445 homojn kaj vundis pli ol 7 100 aliajn.

La 7,3-magnituda tertremo trafis la irana-irakan landliman regionon dimanĉe kun sia epicentro situanta je proksimume 32 kilometroj sude de la urbo Halabja en orienta Irako.

La saman tagon, prezidanto Xi sendis kondolencon ankaŭ al sia iraka paralelulo Fuad Masum pro la letala tertremo. Xi diris, ke li estis konsternita de la fortega tertremo, kiu kaŭzis al Irako perdojn de vivoj kaj posedaĵoj. En la nomo de la registaro kaj popolo de Ĉinio kaj en sia nomo, li esprimas profundan funebron pri la viktimoj kaj sinceran simpation al la vunditoj kaj la familioj de la viktimoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin