Xi alvokas por pli da kunlaboro inter Ĉinio kaj Laoso en publika bonfarto

(GMT+08:00) 2017-11-14 14:33:47     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde en Vjentjano, ke Ĉinio kaj Laoso bezonas direkti pli da sia kunlaboro al la sektoro de publika bonfarto.

Xi faris la rimarkojn, kiam li ĉeestis ceremonion por la meto de unua konstruŝtono de la hospitalo Mahosot konstruata de Ĉinio en la laosa ĉefurbo kune kun laosa prezidanto Bounnhang Vorachit.

Post la ceremonio la du ŝtatestroj iris al domo por servo de enhospitaligo. Ili interparolis kun kuracistoj kaj flegistoj de la oftalmologia fako el Ĉinio kaj fotiĝis kun ili. Xi diris, ke la ĉinaj kuracistoj kaj flegistoj kiel senditoj por lumo kaj amikeco ne nur donis al laosaj pacientoj la lumon, sed ankaŭ faris pozitivan kontribuon por firmigo de la ĉina-laosa amikeco, kaj ilia ago estas enkorpigo de la internaciista spirito en nova epoko. Xi diris, ke Ĉinio kaj Laoso bezonas direkti pli da sia kunlaboro al la sektoro de publika bonfarto por profitigi pli da lokanoj, kaj prisanaj departementoj de la du landoj devas striktigi politikajn interŝanĝojn kaj pragmatan kunlaboron por plialtigi medicinan nivelon kaj pli multe profitigi la du popolojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin