Li Keqiang alvokas malfermi novan paĝon de orient-azia kunlaboro

(GMT+08:00) 2017-11-15 11:03:21     Redaktoro:Selena

Ĉina ĉefministro Li Keqiang marde diris, ke Ĉinio volas labori kun regionaj landoj por malfermi la novan paĝon de orient-azia kunlaboro.

Li faris la rimarkojn en sia parolado en la 12a Orient-Azia Pintkunveno en la filipina ĉefurbo Manilo. En la kunveno li ankaŭ urĝis landojn en la Orienta Azio antaŭenigi la konstruadon de Orient-Azia Ekonomia Komunumo.

Ankaŭ gvidantoj el dek membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj la Korea Respubliko, Rusio, Japanio, Hindio, Aŭstralio, Noz-Zelando kaj Usono ĉeestis la kunvenon preziditan de filipina prezidento Rodrigo Duterte.

Li akcentis, ke en la nuna mondo, paco kaj disvolvado estas la ĉeftemoj de la epoko, tamen nestabilaj kaj necertaj faktoroj estas elstaraj, kaj cetere revigligo de la monda ekonomio estas ankoraŭ nestabila, regionaj demandoj leviĝas unu post alia, kaj netradicia sekureca minaco, inkluzive de terorismo, kontinue disvastiĝas.

Li diris, ke sub tiaj cirkonstancoj, estas malfacile akireblaj la nuna paco kaj stabileco, ekonomia disvolvado kaj integriĝa procezo en la Orienta Azio, kaj ĉio ĉi tio devas esti alte ŝatata kaj konservata.

Pri la demando de la Suda Ĉina Maro, Li diris, ke la ĝenerala situacio en la regiono estas evidente stabila danke al komunaj klopodoj de Ĉinio kaj membroj el la Asocio. Li aldonis, ke diversaj flankoj jam komencis konsiliĝon pri la Kodo de Kondukto en la Suda Ĉina Maro en la kunveno, kaj la rilatoj de diversaj landoj senĉese pliboniĝas, kaj tio montras, ke koncernaj landoj de la regiono havas memfidon, saĝon kaj kapablon por konvene trakti la demandon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin