Li Keqiang intervidiĝis kun Pimentel

(GMT+08:00) 2017-11-15 18:39:39     Redaktoro:Xiong

La 15an de novembro la ĉina ĉefministro Li Keqiang en la hotelo en Manilo, kie li loĝas, intervidiĝis kun Aquilino Koko Pimentel, la prezidanto de la filipina Senato.

Li Keqiang diris, ke la kontakto de Ĉinio kaj Filipinoj datiĝas de malproksima antikveco; ekde la pasinta jaro la dulandaj rilatoj ĉiam pliboniĝas kaj disvolviĝas kaj la kunlaboro de la du landoj en diversaj kampoj konstante iras antaŭen. Li Keqiang rimarkis, ke la celo de tiu ĉi lia vizito estas solidigi kaj disvolvi tiun ĉi bonan tendencon kaj, surbaze de reciproka respekto kaj egala trakto, retrovi la tempon kaj ŝancon iam perditajn.

Pimentel bonvenigis, ke Li Keqiang vizitas Filipinojn. Li donis altan takson al Ĉinio, kiu direktas grandan atenton al disvolvado de rilatoj kun Filipinoj, kaj dankis, ke Ĉinio liveris al Filipinoj tre trezoran subtenon pri la sociala evoluado kaj la pliboniĝo de popola vivteno. Li emfazis, ke Filipinioj volas plifortigi la kontakton de la du landoj en la leĝdonaj organoj kaj inter la partioj kaj movi la filipina-ĉinajn rilatojn sur novan ŝtupon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin