Ĉina ĉefministro: Ĉinio kaj EU bezonas pli grandan saĝon por trakti malnovajn problemojn

(GMT+08:00) 2017-11-15 11:04:34     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris marde en la filipina ĉefurbo Manilo, ke Ĉinio kaj la Eŭropa Unio devas strebi por solvi siajn malnovajn problemojn per pli granda saĝo.

Li faris la rimarkojn, kiam li renkontiĝis kun prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk dum serio da kunvenoj de gvidantoj pri orient-azia kunlaboro en Manilo. Li diris, ke Ĉinio kaj la EU estas gravaj fortoj por protekto de paco kaj stabileco de la mondo kaj por akcelado de ekonomia disvolvado kaj prospero. Li rimarkigis, ke la disvolvado de Ĉinio eniris novan kaj ŝlosilan fazon. Li urĝis la du flankojn subteni la nunan pozitivan tendencon en siaj rilatoj per efektivigo de konsento atingita en la pintkunveno de Ĉinio kaj la EU surbaze de reciproka respekto kaj egala traktado. Li diris, ke la du flankoj ankaŭ devas antaŭenigi sian intertraktadon por interkonsento de investo kaj plibonigi homajn interŝanĝojn. Li aldonis, ke Ĉinio kaj la EU devas strebi por solvi siajn delonge ekzistantajn problemojn per pli granda saĝo. Li ankaŭ urĝis la EU plenumi siajn obligaciojn sub la Artikolo 15 de la Protokolo pri la Aliĝo de Ĉinio al la Monda Organizo pri Komerco, por certigi, ke rilataj leĝdonoj estu akordaj kun la reguloj de la Monda Organizo pri Komerco. Li ankaŭ vokis la EU subteni komercan liberigon kaj investan faciligon.

La du flankoj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri internaciaj kaj regionaj aferoj de komuna zorgo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin