Koalicio gvidata de Saud-Arabio lanĉis aeratakon kontraŭ flughaveno en Sanao

(GMT+08:00) 2017-11-15 13:48:42     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la flughaveno de la jemena ĉefurbo Sanao, Mazin Ghanim, diris marde, ke la multlanda armeo gvidata de Saud-Arabio tiutage lanĉis aeratakon kontraŭ la flughaveno, detruante la navigadan sistemon. Nun ankoraŭ estas neniu raporto pri morto aŭ vundiĝo de homoj.

Ghanim diris en gazetara konferenco, ke la navigada sistemo de la flughaveno estis komplete detruita, kaj teknikistoj provas renovigi ĝin. La flughaveno ankoraŭ ne kapablas liveri servon al aviadiloj, kiuj transportas helpmaterialojn por internaciaj organizoj.

Pro la blokado de la multlanda armeo, la sanaa flughaveno sub la regado de la ribela grupo Houthi komencis sin fermi al ordinaraj flugoj antaŭ pli ol unu jaro, kaj nur aviadiloj, kiuj transportas helpmaterialojn por internaciaj organizoj, estas permesitaj ekflugi kaj surteriĝi tie.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin