Venezuelo forte kondamnas sankciojn de EU

(GMT+08:00) 2017-11-15 13:54:42     Redaktoro:Yu

Venezuela ministro pri eksterlandaj aferoj Jorge Arreaza marde forte kondamnis sankciojn, lastatempe enkondukitajn de la Eŭropa Unio kontraŭ lia lando.

Arreaza diris en kunveno, kiun ĉeestis diplomatiaj senditoj de membroj de la EU al Venezuelo, ke per la adopto de rezolucio pri la sankcioj, la EU malobservis internacian leĝon kaj la Ĉarton de la Unuiĝintaj Nacioj. Li diris, ke same kiel Usono, la EU prenas rimedojn kontraŭ Venezuelo, kun la celo krei kondiĉojn por rekte enmiksiĝi en aferojn de Venezuelo kaj eĉ renversi la venezuelan registaron.

Arreaza aldonis, ke la sankcioj de la EU ne utilas al la enlanda paco kaj dialogo inter la reganta partio kaj la opozicioj en Venezuelo. Li postulis, ke la EU tuj haltigos la invernevon en la suverenecon de Venezuelo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin